Arksekundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arkosekundo)
Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de angulo. Por mezurunuo de tempo rigardu la paĝon Sekundo.

Arksekundo, aŭ angula sekundo, estas mezurunuo de angulo, egala al 1/3600 de (angula) grado aŭ 60-ono de angula minuto. Esprimite per la SI-unuo por angulo, unu sekundo egalas al ĉirkaŭ 4.8481368 mikroradianoj. La simbolo por angula sekundo estas ″ (la colsigno, la indica supra strekoparo, U+2033), ofte konfuzata kun duobla rekta citilo.

En astronomio unu el ĝiaj subunuoj estas tre ofte uzata: la milono de arksekundo: mas.