Arkta Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Arkta Oceano. Maldekstre videblas Norda Ameriko; dekstre videblas Norda Eŭropazio; sube kaj maldekstre videblas la insuloj Gronlando kaj Islando.
Arkta Oceano.

La Arkta Oceano (konata ankaŭ kiel Norda Oceano) estas la oceano situanta en la norda hemisfero, kiu inkluzivas la nordan poluson de la Tero. Ĝi estas la plej malgranda el la kvin oceanaj dividaĵoj:[1] ĝi havas areon de ĉirkaŭ 14 056 000 km². La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) agnoskas ĝin kiel oceano, kvankam kelkaj oceanografoj nomigas ĝin kiel Arkta Mediteranea Maro aŭ simple la Arkta Maro, klasigante ĝin kiel mediteraneeca maroestuaro de la Atlantika Oceano.[2][3] Alternative, la Arkta Oceano povas esti vidita kiel plej norda parto de la tut-enhava Monda Oceano.

Ĝi estas komplete ĉirkaŭita de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, plejparte kovrita de flosglacio tra la tuta jaro[4] (kaj preskaŭ komplete en vintro), kvankam tiu ĉi maldikiĝis je 40% ekde 1950 kaj 2000. Kelkaj fakuloj antaŭvidas, ke post 50 jaroj la flosglacio tute malaperos dum somero.

Temperaturo kaj saleco de la Arkta Oceano ŝanĝiĝadas laŭ la sezonoj, pro la perioda fandiĝo kaj reglaciiĝo;[5] ĝia averaĝa saleco estas la plej malalta el ĉiuj mondaj oceanoj, pro la malforta vaporiĝo, la abunda enfluo de nesala akvo el riveroj (precipe danke al siberiaj riveroj), kaj pro mallarĝeco de la markoloj kiuj ligas ĝin al la aliaj oceanoj enhavantaj pli altan proporcion de saleco. La somera malpliiĝo de la glacio estis citita kiel de 50%.[1] La usona servo por neĝo kaj glacio nome National Snow and Ice Data Center (NSIDC) uzas satelitan informaron por havigi ĝisdatigitan registron de la arkta marglacia kovro kaj la proporcio de fandiĝo kompare al averaĝaj periodoj kaj specifaj pasintaj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum multo de la eŭropa historio, la nordaj polusaj regionoj restis tre neesploritaj kaj ties geografio restis konjekta. Piteaso el Massilia registris rakonton de veturo norden en 325 a.K., al tero kiun li nomigis "Eskate Tule", kie la Suno nur aperis tri horojn ĉiutage kaj la akvo estis anstataŭita de frostita substanco "sur kiu oni povis nek piediri nek navigi". Li estis probable priskribante izolitajn marglaciajn montojn konataj nuntempe kiel "glacimontoj"; lia "Tule" estis probable Norvegio, kvankam oni sugestis ankaŭ la eblojn de la FeroojŜetlandoj.[6]

Mapo de Emanuel Bowen de la 1780-aj jaroj de Arkto montrante "Nordan Oceanon".

Komencaj kartografoj estis nesciaj ĉu desegni la regionon ĉirkaŭ la Norda Poluso kiel tero (kiel ĉe la mapo de 1507 de Johannes Ruysch, aŭ ĉe la mapo de 1595 de Gerardus Mercator) aŭ kiel akvo (kiel ĉe la monda mapo de 1507 de Martin Waldseemüller). La arda deziro de eŭropaj komercistoj por trovi nordan pasejon, nome la Norda Marvojo aŭ la Nordokcidenta Pasejo, al "Katajo" (Ĉinio) pro la evitinda marvojo, kaj la verko de mapistoj kiel en 1723 Johann Homann montris etendan "Oceanus Septentrionalis" ĉe la norda bordo de siaj mapoj.

La malmultaj ekspedicioj kiuj eniris multe trans la Arkta Cirklo en tiu epoko aldonis nur malgrandajn insuloj, kiaj tiuj de Nova Zemlo (11a jarcento) kaj Svalbardo (1596), kvankam ĉar tiuj estis plej ofte ĉirkaŭitaj de glacigrundo, ties nordaj limoj ne estis klaraj. La produktantoj de marmapoj, pli konservemaj ol la pli entuziasmaj kartografoj, tendencis lasi la regionon blanka, kun nur fragmentoj de konataj marbodoj skizitaj.

Tiu manko de kono el kio kuŝas norde de la ŝanĝanta bariero de glacio vekis nombrajn konjektojn. En Anglio kaj en aliaj eŭropaj landoj, la mito de "Malferma Polusa Maro" pludaŭris. Sir John Barrow, dumlonge Dua Sekretario de la Britia admiralitato, helpis esploradon de la regiono el 1818 al 1845 serĉe de tio.

Fridtjof Nansen.

En Usono en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, la esploristoj Elisha Kane kaj Isaac Israel Hayes ambaŭ postulis esti vidintaj parton de tiu malfacile atingebla akvejo. Eĉ multe poste en la jarcento, la elstara fakulo Matthew Fontaine Maury inkludis priskribon de la Malferma Polusa Maro en sia lernolibro The Physical Geography of the Sea (1883). Tamen, ĉar ĉiuj esploristoj veturis pli kaj pli proksime al la indikita poluso, la polusa glacikovro estas tre dika, kaj pludaŭras la tutan jaron.

Fridtjof Nansen estis la unua kiu faris naŭtikan trapasadon de la Arkta Oceano, en 1896. La unua surfaca trapasado de la oceano estis kondukita de Wally Herbert en 1969, ĉe ekspedicio per hundosledo el Alasko al Svalbardo, kun elaera helpo.[7] La unua naŭtika transiro de la norda poluso estis farita en 1958 fare de la submarŝipo USS Nautilus, kaj la unua surfaca naŭtika transiro okazis en 1977 fare de la glacirompilo NS Arktika.

Ekde 1937, Sovetio kaj poste Rusio havis surglaciajn staciojn kiuj etendis pristudis la Arktan Oceanon. Sciencaj setlejoj estis establitaj sur la glacia tavolo kaj portitaj milojn da kilometroj fare de la glaciflosaĵoj.[8]

En la Dua Mondmilito, la eŭropa regiono de la Arkta Oceano estis scenejo de militaj operacoj: nome Aliancanoj helpis la reliveradon de havaĵoj al Sovetunio tra ties nordaj havenoj, kio estis kontraŭata de la germanaj ŝipaj kaj aeraj fortoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Flosanta glacimonto je la rando de la Baffin-golfeta flosglacio.

La Arkta Oceano havas preskaŭcirklan formon, kaj ĝia areo - 14 056 000 km² - estas preskaŭ sama kiel tiu de Rusio. Ĝia marbordo longas 45 390 kilometrojn. Ĝin ĉirkaŭas Eŭropazio, Norda Ameriko kaj pluraj insuloj, inter kiuj plej elstaras Gronlando kaj Islando.

Laŭ la kutimaj difinoj, ĝi inkluzivas plurajn marojn kaj golfojn: nome la Bafina Golfo, la Barenca Maro, la Boforta Maro, la Ĉukĉa Maro, la Orientsiberia Maro, la Gronlanda Maro, la Hudsona Golfo, la Hudsona Markolo, la Karska Maro, la Lapteva Maro, la Blanka Maro kaj aliajn. Markolo de Nares (dane: Nares Strædet, angle: Nares Strait, france: Détroit de Nares) estas markolo en la Arkta Oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la insulon Ellesmere kaj liganta Bafinan Golfon kun la Maro de Lincoln.

Ĝi ligiĝas al la Pacifika Oceano tra la Beringa Markolo, kaj al la Atlantika Oceano tra la Maro de Gronlando kaj tra la Labradora Maro.

Ĉu malgranda oceano aŭ granda maro?[redakti | redakti fonton]

Flosanta glacio en Arkto.

Notinde estas ke kelkaj homoj uzas la nomon "Arkta Maro" aŭ "Arkta Glacia Maro" anstataŭ "Arkta Oceano"[9]. Fakte, la Arkta Oceano estas multe pli malgranda ol la Hinda Oceano kaj multe pli granda ol la Korala Maro, la Araba Maro, la Kariba Maro, la Mediteraneo, la Sudĉina Maro ktp. La Internacia Hidrografia Organizo jam en 1953 elektis la rangon "oceano" por tiu akva etendaĵo[10].

Politika aparteno[redakti | redakti fonton]

La ruĝa linio indikas la 10°C-an izotermon en julio, kiu kutime difinas randon de arkta regiono.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Poseda stato de arkta teritorio.

Laŭ internacia juro, al neniu lando apartenas la norda poluso aŭ la regiono de la arkta oceano kiun ĝi ĉirkaŭas. La ŝtatoj ĉirkaŭ la Arkto, nome Rusio, Usono (pro Alasko), Kanado, Norvegio, kaj Danio (pro Groenlando), havas nur 370 kilometran regionon ekonomian ĉirkaŭ siaj marbordoj.[11] Post ratifo de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (United Nations Convention on the Law of the Sea), ŝtato havas dek jarojn por peti pli grandan regionon ol la 370-kilometran regionon.[12] Pro tio, Norvegio (ratifinta la konvencion en 1996[13]), Rusio (ratifinta en 1997[13], Kanado (ratifinta en 2003[13]) kaj Danio (ratifinta en 2004[13]) ekstaris projektojn por montri kiujn partojn devas aparteni al iliaj teritorioj.

Oceanografio[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Animaloj kaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Mediaj koncernoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Tipa aspekto de Arkto.
  1. 1,0 1,1 Michael Pidwirny (2006). "Introduction to the Oceans". www.physicalgeography.net. Arkivita el la originalo la 9an de Decembro 2006. [1] Alirita la 29an de Majo 2016.
  2. TOMCZAK, Matthias. (2003) Regional Oceanography: an Introduction, 2a, Daya Publishing House. ISBN 81-7035-306-8.
  3. 'Arctic Ocean' - Encyclopædia Britannica. Alirita 2012-07-02. “As an approximation, the Arctic Ocean may be regarded as an estuary of the Atlantic Ocean.”
  4. Ekde la komenco de la 21a jarcento, marglacio kovras nur 1/3 al 1/2 de la surfaco de la Arkta Oceano ĉe la somerfino.
  5. Some Thoughts on the Freezing and Melting of Sea Ice and Their Effects on the Ocean K. Aagaard kaj R. A. Woodgate, Polar Science Center, Applied Physics Laboratory University of Washington, Januaro 2001. Alirita la 7an de Decembro 2006.
  6. Pytheas Andre Engels. Alirita la 16an de Decembro 2006.
  7. Channel 4, "Sir Wally Herbert dies" 13a de Junio 2007
  8. North Pole drifting stations (1930s–1980s)
  9. Ekzemple: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo - FAO Major Fishing Areas - Arctic Sea angle
  10. International Hydrografic Organization - Limits of oceans and seas - 3a eldono, 1953 angle
  11. angle news.yahoo.com
  12. United Nations Convention on the Law of the Sea (Annex 2, Article 4). Alirita 2007-07-26.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 http://www.un.org/Depts/los/reference_files/status2007.pdf

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Neatby, Leslie H., Discovery in Russian and Siberian Waters 1973 ISBN 0-8214-0124-6
  • Ray, L., kaj Bacon, B., eld., The Arctic Ocean 1982 ISBN 0-333-31017-9
  • D.A. Rothrock, Y. Yu kaj G.A. Maykut, «Thinning of the Arctic Sea-Ice Cover», Geophysical Research Letters, vol. 26, no 23,‎ 1a de decembro 1999.
  • Secrétariat des Nations Unies, «Mémoire sur le régime de la haute mer dans la doctrine et la pratique de l'union soviétique», Assemblée générale des Nations Unies,‎ 21a de novembro 1950.
  • Thorén, Ragnar V. A., Picture Atlas of the Arctic 1969 ISBN 0-8214-0124-6
  • Weller G, Anderson P, Bronwen W. eld. (1999.) Preparing for a Changing Climate. Center for Global Change and Arctic System Research. Fairbanks Alaska: University of Alaska.