Arkta ekosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunsubiro en la Arkto.

Arktaj ekosistemoj estas la ekosistemoj de la Arkto, tio estas la regiono norde de la Arkta Cirklo (66°33’). Iliaj plej gravaj karakteroj estas malfacilaj abiotaj medifaktoroj: ekstrema malvarmo, malmultaj precipitaĵoj, mallonga vegeta sezono (50–90 tagojn) kaj manko de sunlumo dum la vintro. La teraj biomoj de la Arkto estas tajgo kaj tundro, kiuj troviĝas ankaŭ en la plej altaj lokoj ekster la arkto. La Arkta Oceano estas ekologie unika pro tio, ke ĝi estas plejparte kovrita de glacio kaj disbarita de la aliaj oceanoj. Facile malstabiligeblaj ekosistemoj ekzistas tra la tuta Arktoj kaj estas draste ŝanĝataj de tutmonda varmiĝo.

Multaj indiĝenaj homaj kulturoj ekzistis aŭ ekzistas en la Arkto. Aktiva ekologia esplorado okazas de la frua 20-a jarcento, kiam Vilhjalmur Stefansson gvidis la unuan grandan Kanadan Arktan Ekspedicion.

Abiota medio[redakti | redakti fonton]

Arkta lago en Norvegujo

Gravaj faktoroj en la arkta medio estas flosglacio en la Arkta Oceano kaj ĉiamfrosta grundo en teraj ekosistemoj.

Flosglacio estas glaciiĝinta marakvo portata de marfluoj. Ĝi havigas gravan habitaton kaj ripozejon al bestoj, precipe dum la vintro. Ĝi estas malpli sala ol la maro ĉar salo estas ekskludata de la kristala strukturo dum glaciiĝo. Ĝi daŭras tra la jaro, sed estas pli malabunda dum la somero.

Ankaŭ granda parto de la tero estas glacia. Ĉiamfrosta grundo estas grundo glaciiĝinta antaŭ almenaŭ 2 jaroj. Ĝi povas esti kontinua aŭ nekontinua. Nekontinuaj ĉiamfrostejoj troviĝas en ŝirmataj lokoj en regionoj kies jaraveraĝa temperaturo estas nur iomete sub la frosta temperaturo (0 °C). En lokoj kie la jaraveraĝa grundosupra temperaturo estas malpli ol -5 °C, estiĝas kontinua ĉiamfrostejo. Ĝi ne limiĝas al ŝirmataj lokoj kaj ĝia profundeco gamas de kelkaj centimetroj ĝis pli ol 300 m. La supra aŭ aktiva tavolo senglaciiĝas dum la somero kaj estas gravega por plantoj.

Biomoj[redakti | redakti fonton]

Grave influas ekosistemojn sekeco kaj varmeco. Arktaj latitudoj kaj altejoj eksterarktaj havas sekajn kaj malvarmajn kondiĉojn, kiuj favoras tundron kaj tajgon. Akvo ĝenerale estas glaciiĝinta kaj vaporado estas tre malrapida. Tundroj situas pli norde kaj tajgoj pli sude. Sude de la tajgoj, ekster la Arkto, troviĝas falfoliaj moderklimataj ekosistemoj. Specia diverseco, nutrosubstanca disponebleco, precipitaĵa multeco, kaj averaĝa varmeco pliiĝas de nordo al sudo.

Tundro[redakti | redakti fonton]

Tundro dum aŭtuno en Svalbardo.

Tundro troviĝas en latitudo de 55° ĝis 80° N en Norda Ameriko, Eŭrazio, kaj Gronlando. Ĝi troviĝas ankaŭ en altejoj de moderaj kaj tropikaj regionoj. La averaĝa temperaturo estas -34 °C; somere ĝi estas malpli ol 10 °C. Averaĝa precipitado gamas de 10 ĝis 50 cm kaj la ĉiamfrosta grundo estas de 400 ĝis 600 m dika. La tundra plantaro havas malgrandajn, plej ofte falajn foliojn, estas malalta (de 74 mm ĝis <5 m), kaj havas altan proporcion de radikoj al tigoj. Ĝi konsistas ĉefe el plurjaraj herboj, nanaj arbustoj, likenoj, kaj muskoj.

Tajgo[redakti | redakti fonton]

Kompare al tundro, tajgo havas pli longan kaj varman vegetan periodon, kaj estigas pli grandajn specidiversecon kaj biomason, pli altan krontegmenton, kaj pli densan plantaron. Tajgaj kondiĉoj regas tra la nordo de Norda Ameriko kaj Eŭrazio. Tajgoj malproksimaj de la maro kreskas super ĉiamfrosta grundo pro la malvarmego de la vintro, sed granda parto de la tajgoj havas dissituajn aŭ neniajn ĉiamfrostejojn. La ankoraŭ mallongan (3- aŭ 4-monatan) vegetan periodon aktivigas pli granda kvanto da precipitaĵo (inter 30 kaj 85 cm jare) ol ĉe tundro. En tajgoj dominas arbaroj kun malferma krontegmento konsistantaj el daŭrafoliaj koniferoj, precipe piceoj, abioj, pinoj, kaj larikoj, kun kelkaj maldensporaj florarboj. Ankaŭ arbustoj, herboj, filikoj, muskoj, kaj likenoj gravas. Renovigo de arbogrupoj pro arbokronaj fajroj estas tre grava en tajgoj; en kelkaj lokoj, tiaj fajroj okazas eĉ po fojo en 50-100 jaroj.

Arkta Oceano[redakti | redakti fonton]

Flosglacio sur la Arkta Oceano. Malproksime vidiĝas blanka urso.

Pro la ekstremeco de la sezonoj en la Arkta Oceano, kun po 2–6 monatoj da noktomeza suno kaj polusa nokto[1], la primara produktado de fotosintezantoj kiel glaciaj algoj kaj fitoplanktono limiĝas al la printempo kaj somero (marto/aprilo ĝis septembro).[2] Inter la gravaj konsumantoj de aŭtotrofoj en la meza Arkta Oceano kaj la ĉirkaŭaj bretaj maroj estas zooplanktono, precipe kopepodoj[3] kaj kriloj,[4] kaj apudglaciaj faŭnanoj (ekz. Amfipodoj).[3] Tiuj primaraj konsumantoj ligas la primarajn produktantojn al pli altaj trofaj niveloj. Ĉi ties konsisto varias inter la apud-Atlantika kaj apud-Pacifika regiono kaj laŭ la vasteco de flosglacia kovro. Sekundaraj konsumantoj estas fiŝoj kaj la pintopredantoj estas marmamuloj kiuj manĝas la fiŝojn.

Akrapinta baleno

Adaptoj de organismoj[redakti | redakti fonton]

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Vintre aktivaj bestoj havas adaptojn por vivi en la malvarmego. Ofta ekzemplo estas piedoj okulfrape grandaj proporcie al korpa pezo, kiuj servas kiel neĝoŝuoj, havataj interalie de neĝoŝuaj leporoj kaj boacoj. Multaj arktaj bestoj estas pli grandaj ol iliaj moderklimataj similuloj (la Regulo de Bergmann) por profiti de la malpli alta proporcio de surfaco al volumo ĉe pli granda korpo, ĉar tio helpas konservi varmon. Tavoloj de graso, plumoj, kaj haroj estas tre efikaj izoliloj por varmokonservado kaj tial havataj de blankaj ursoj, marmamuloj, kaj aliaj arktaj bestoj. Aliaj bestoj havas digestaj adaptoj por pliebligi la digeston de lignaj plantoj, foje helpe de mikroboj. Tio ege utilas dum la vintro, kiam herboj plejparte estas kovritaj sub la neĝo.

Ne ĉiuj arktaj bestoj rekte frontas al la malfacilecoj de la vintroj. Multaj migras eksterarkten al pli varmaj klimatoj, dum aliaj evitas la vintron per vintra dormo. Tiuj tamen ne estas facilaj solvoj, ĉar ili kostas multe da energio kaj necesigas altan riskon de prediĝo.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Marĉo Saariselkä en Finnujo

Unu el la plej gravaj problemoj por plantoj en malvarma klimato estas apero de glaciaj kristaloj en la ĉeloj, kiu rezultigas morton de la histo. Plantoj havas du rimedojn kontraŭ glaciiĝo: eviti aŭ toleri ĝin.

Plantoj povas havi plurajn mekanismojn por malhelpi glaciiĝon. Planto povas produkti izolilon, havi la tigon proksima al la grundo, izoliĝi fare de kovranta neĝo, aŭ fariĝi superfandita. Superfandita akvo restas likva ĝis -38 °C (anstataŭ la normala fandopunkto ĉe 0 °C). Kiam ĝi atingas -38 °C ĝi spontane kristaliĝas kaj la planta histo detruiĝas. Tiu temperaturo estas la nukleapera punkto. La nukleapera punkto povas esti eĉ pli malalta se solvaĵoj estas en la akvo.

Aliflanke, plantoj povas havi diversajn mekanismojn por toleri glaciiĝon. Iuj travivas glaciiĝon okazigante ĝin nur en eksterĉelaj spacoj. Kiam la eksterĉela akvo glaciiĝas, ĝi estigas grandan vapordeficiton, kiu tiras vaporon el la ĉelo. Tiel la ĉelo senakviĝas kaj povas travivi temperaturon multe pli malaltan ol -38 °C.

Alia danĝero de malvarmego estas kavitacio. Ringopora ligno estas vundebla de kavitacio ĉar la grandaj akvoportaj poroj facile glaciiĝas. La danĝero estas multe malplia ĉe ĉiepora ligno, ĉar la akvoportaj poroj estas pli malgrandaj. La malavantaĝo por tiaj specioj estas malpli efika transporto de akvo.

Homa ekologio[redakti | redakti fonton]

Inuitoj estas indiĝena arkta popolo.
Inuitoj estas indiĝena arkta popolo.

Homoj kiuj loĝas en la Arkto kutime protektas sin kontraŭ la malvarma klimato per varmaj vestoj kaj domoj kaj adaptiĝas al ĝi per alklimatiĝo. Malgraŭ la malfavora temperaturo, arktanoj kutime pasigas grandan parton de sia tempo en la eksterdoma medio, interalie ĉar ili dependas de ĉasado kaj fiŝkaptado. Ili uzas bestajn felojn en siaj vestoj, kaj arbajn branĉojn aŭ blokojn de glacio por konstrui ŝirmejojn. Ĉasantoj devas atentegi al la konduto de ĉaseblaj bestoj. Oni ankaŭ sekvas la spurojn de bestoj por trovi plantojn havantajn manĝeblajn radikojn, berojn, aŭ nuksojn.

La natura medio ofte estas grava en la religio de arktanoj. Foje okazas konfliktoj inter tiuj religiaj kredoj kaj sciencaj. Ekzemple, alaskaj atabaskoj kredas ke la nombro de alkoj estas konstanta kaj ĉasmortigita alko tuj revenas en la mondon, dum sciencaj esploroj montras ke ĝi ŝanĝiĝas, interalie pro ĉasado fare de homoj. En tiu kazo la alaskaj leĝoj koncedas escepte al atabaskoj, ke ili mortigu alkojn por potlaĉoj ekster la normale permesata ĉassezono. En multaj aliaj kazoj, eksterulaj primediaj leĝoj estas aplikataj senescepte, ne konsiderante lokajn religiojn.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej norda homa speco ĝis antaŭ proksimume 40 mil jaroj estis la neandertala. Tiam ilian teritorion okupis modernaj homoj. La historio de la disvastiĝo de homoj al la nordo estas malbone konata. Oni trovis indikojn ke homoj ĉasis grandajn arktajn mamulojn sur nordeŭropaj stepoj frue en la periodo Würm-Weichsel de la Glacia Epoko, sed estas malklare ĉu tiuj estis migrantoj aŭ permanentaj loĝantoj.

La aŭrinjakeca tradicio (ilfara stilo de la malfrua Ŝtonepoko) de modernaj homoj karaktere uzis teknologion de klingoj kaj kernoj. Laŭ la arkeologo C.V. Haynes, arktaj kavernaj artaĵoj, kies temoj inkludis ĉasadon kaj religion, ekis dum la aŭrinjakeca tempo kaj klimaksas dum la fina plejstoceno. Idoj de la Kulturo Clovis ekloĝis en norda Kanado kaj komencis la Nordan Arkaikan kaj Maran Arkaikan tradiciojn fine de la lasta glacia periodo. La Plano-kulturo, evoluinta antaŭ proksimume 8000 a.K., kaj aliaj postvenantoj de la Arkaikaj kulturoj, komencis uzi lancoĵetilojn, kio verŝajne pligrandigis ilian loĝantaron kaj plidiversigis iliajn manĝokutimojn. Malgrandaj silikaj faraĵoj de antaŭ 5 mil jaroj apartenas al kulturo nomata Arkta Malgrandlaborila Tradicio. La modernaj arktaj inuitoj estas kredeble la biologiaj kaj kulturaj idoj de la AMLT-uloj. Jam antaŭ 1000 p.K., arktanoj evoluigis aliajn teknikojn cele al pli alta vivnivelo, ekzemple bruligo de arbaroj por kurigi ĉasotajn cervojn.[6][7]

Malfrue en la 18-a kaj frue en la 19-a jarcento, eŭropaj komercistaroj de la Nordokcidenta Kompanio kaj Hudson-Golfa Kompanio enirantaj nordan Kanadon pliintensigis la rolon de arktaj indiĝenoj en komerco. Pliiĝadis la enkomunuma aĉetado kaj vendado de eŭropaj produktoj, interalie potoj, feraĵoj, pafiloj, tabako, kaj alkoholo. La plia facilo de ĉasado per kuglaj pafiloj kompare al tradiciaj metodoj rezultigis ekstermon de bestoj, en ekzemplo de la tiel nomita (de la usona homekologo Garrett Hardin) tragedio de la komunaĵoj.[8]

Historio de arkta ekologio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a, la angla sciencisto William Scoresby esploris la Arkton kaj verkis raportojn pri ĝia meteologio, zoologio, kaj terfiziko. Ĉirkaū la sama tempo la Arkto fariĝis grava esplorcelo de imperia scienco. Kvankam ankoraŭ ne estis starigitaj permanentaj observejoj, vojaĝantaj sciencistoj komencis kolekti datumojn pri magnetismo en la Arkto komence de la 19-a jarcento. En junio 1831, Sir James Ross kaj grupo de Eskimoj esploris la Duoninsulon Booth Peninsula por precize determini la lokon de la norda magnetpoluso. En la eŭropa arkto plejparte kolektis la datumojn skandinavaj ŝtatoj pro la kolonioj frue organizitaj de vikingoj en Islando kaj Gronlando. Sciencaj ekspedicioj arkten plioftiĝis ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento. La franco La Recherche ekspediciis de 1838 ĝis 1840 al la norda Atlantiko kun skipo de francaj, danaj, norvegaj, kaj svedaj sciencistoj. Inter 1856 kaj 1914, svedoj faris proksimume dudek kvin ekspediciojn al la arkta insulo Spicbergo de Norvegujo. Dum la svedoj pliigis sian influon en Spicbergo, ili uzadis ĝin ankaŭ ekonomicele per minado kaj proprigo de resursoj. Samepoke en Spicbergo pliaktiviĝis Usono, Rusujo, Britujo, Aŭstrujo, Svisujo, Norvegujo, kaj Germanujo.[9]

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Aviada foto de fendita flosglacio

En 1946 la Arkta Esplorlaboratorio estis starigita en Point Barrow, Alasko, per kontrakto de la Oficejo pri Mararmea Esplorado, por esplori fizikajn kaj biologiajn fenomenojn unikajn de la Arkto. En 1948, D-ro Laurence Irving estis nomumita Scienca Direktoro de la Arkta Esplorlaboratorio kaj estrigita super la kunordigo de diversaj projektoj. Oni faris novajn surlokajn observojn kaj ligis ilin al jam akceptitaj scioj. Oni elpruvis la gravon de historiaj ekzemplesploroj per teknikoj kiel grundaj specimenoj, pejzaĝaj mezuroj kaj fotoj, kaj salmaj etikedoj. La kompareblo de antaŭaj kaj nunaj datumoj permesis, ke oni komprenu la kaŭzojn kaj efikojn de ekologiaj ŝanĝoj. Geografoj de la Universitato McGill samepoke evoluigis novajn metodojn studi arktan geografion. Kiam la gravo de laboratoria esplorado estis eksuperanta surlokajn observojn, geografoj de McGill enkondukis aviadon en sciencon, per kio eblis reporti observojn por enlaboratoria analizo. Aviado permesis reformon de la studado de la Arkto kaj de arktanoj. Facilaj kaj rapidaj aviadaj vojaĝoj ebligis integron de norda kun suda komunuma scienco kaj pligrandigis la skalon je kiu oni studis ekologion. Oni povis foti kaj observi grandegan spacon samtempe kaj aserti objektivecon pri la rezultoj. Fotoj havis fakan valoron similan al tiu de laboratoriaj datumoj, sed ankaŭ estis kompreneblaj kaj ĝueblaj por ordinaruloj.[10]

Boacoj, grandaj herbovoraj mamuloj kiujn ĉasistoj ofte mortigas en la Arkto

Dum la Malvarma Milito, la kanada ŝtato komencis plifirmigi sian regadon en la norda parto de la lando, inkluzive la arktan, kie ĝis tiam Usono estis plej aktiva surloke. La ŝtato postulis ke aliaj landoj ne uzu ĝian teritorion por militaj iniciatoj sen kanada permeso. Ĝi ankaŭ helpis nemilitajn iniciatojn, interalie utiligon de resursoj, konservon de naturo, kaj la socian kaj ekonomian evoluigon de indiĝenoj.[10] En la jardeko de 1950 Charles Elton venis al la Arkto por studi loĝnombrajn ciklojn ĉe bestaj populacioj, dum Frank Banfield kaj John Kelsal studis la faktorojn, precipe la homajn impaktojn, influantajn la populaciojn de ĉasataj bestoj kiel boacoj.[11] La jardekoj de 1960 kaj 1970 malpliigis intereson protekti la Arkton, ĉar oni rigardis ĝin kiel ne sufiĉe biodiversan. Tio permesis ke nekonservrilataj esploroj fariĝu pli vastaj. En junio 1960, la Malvarmeja Esplora kaj Inĝeniera Laboratorio konstruiĝis, estrata de Generalo Duncan Hallock kaj la Usona Armea Inĝenieraro. Ĝi estis unuigo de du antaŭirintaj organizoj, la Arkta Konstruada kaj Frostefika Laboratorio kaj la Esplora Starigitaĵo pri Neĝo, Glacio, kaj Ĉiamfrostejoj. La celo de la nova laboratorio estis pliigi la grandon kaj sciencan reputacion de tiuj organizoj, solvi teknikajn problemojn pri malvarmejoj, kaj esplori iliajn bazajn mediajn ecojn.[12] La studadon kaj mastrumadon de la Arkto ekdominis konsultaj firmaoj dungitaj kaj kontrolataj de la ŝtato.

Arktaj indiĝenoj kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

Dum scienca esplorado en la polusa regiono de Norda Ameriko plioftiĝis, plimultiĝis ankaŭ konfliktoj inter sciencistoj kaj indiĝenoj. Indiĝenoj aŭdigis zorgojn pri tio, ke scienca esplorado rezultigus malbonajn ŝanĝojn en la arkta pejzaĝo kaj ekonomio. Ekde la jardeko de 1960 ili fariĝis pli aktivaj en politiko kaj provis agnoskigi siajn rajtojn rilate terposedon kaj politikan sinregon. La kanada registaro agnoskis ke sciencistoj devas konsulti indiĝenajn komunumojn antaŭ ol fari esploron. En 1977 la Asocio de Kanadaj Universitatoj por Nordaj Studoj fondiĝis en Churchill, Manitobo, cele al plibonigi sciencan agadon en la regiono. Ĝi publikigis dokumenton titolitan Etikaj Principoj por la Okazigado de Esploroj en la Nordo (1982). Oni publikigis la dokumenton en la angla, la franca, kaj la inuita por ke diversaj grupoj bone komprenu ĝin. Indiĝenaj komunumoj de la amerika arkto daŭre agas en la fiksado de etikaj normoj por arkta esplorado. Rilatoj inter scienco kaj socio en la arkto daŭre adaptiĝas laŭ la evoluado de politiko.[13]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Homkaŭzata klimata ŝanĝiĝo estas aparte evidenta en la Arkto. Temperaturoj altiĝas, glaĉeroj fandiĝas, la daŭro de flosglacia kovro mallongiĝas, kaj veteraj strukturoj aliiĝas.

Fizikaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Kvar aspektoj de la varmiĝo de la Arkto povas havi aparte zorgigajn efikojn.

Unue, la oceana transportbendo estas serio de submaraj fluoj movataj de malegaloj en la saleco kaj varmeco de mara akvo. Fanditaj glaciaj platoj verŝus grandegan kvanton da sensala akvo en la Nordan Atlantikon, ŝanĝante la densecon kaj eble aliigante la fluojn. Se la transportbendo malrapidiĝos aŭ haltos, la klimatoj de norda Eŭropo kaj Norda Ameriko suferos gravan ŝanĝon.

Due, la malapero de glaĉeroj kaj flosglacio malebligas la vivostilon de ampleksa gamo de specioj. Blankaj ursoj, ekzemple, vivas sur la flosglacio dum granda parto de la jaro kaj trovas sian manĝaĵon en la ĉirkaŭa maro. Lastaj modeloj antaŭdiras, ke somera flosglacio plejparte malaperos en maksimume 40 jaroj.

Tria zorgaĵo estas la fandiĝo de ĉiamfrosta grundo. Damaĝo al la ĉiamfrosto estas okaziganta gravajn subenfalojn de la grundosupro. La grundo senmetafore forlikviĝas. Tio minacas plurcentjarajn urbetojn kaj loĝteritoriojn kaj la tiel nomata sindromo de ebriaj arboj. Negativaj efikoj okazas ankaŭ ĉe grundakvo kaj riverfluoj. Kvankam varmiĝo eble plirapidigos enigadon de CO2 ĉe fotosintezaj organismoj, oni timas ke fanditaj ĉiamfrostejoj eligos grandan kvanton da karbono nun tenata en ili. Pli alta temperaturo ankaŭ plirapidigas dismetadon de grundo, kaj se tio fariĝos pli alta ol neta primara produktado, atmosfera karbondioksido plimultiĝos. Malfontoj en grundakvo malaperas dum la ĉiamfrosto fandiĝas kaj la grundakva supro pliprofundiĝas en la Arkto.[14]

Fine, la impakton de ellasoj de karbono povas pligravigi alta nivelo de senarbarigo en la tajgoj de Eŭrazio kaj Kanado. Tiu biomo nuntempe servas kiel granda karbona malfonto, formetante multe da karbondioksido. Tamen, pli ol duono de la originalaj tajgoj estas aŭ estis minacata per hakado, ĉefe por vendo.

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Klimata ŝanĝiĝo rekte kaj malrekte influis multajn speciojn en arktaj ekosistemoj kaj permesis enkondukon de eksteraj specioj.[15] Ĝi rezultigas plimultiĝon de la neindiĝenaj specioj (NIS) enkondukataj en la Arkton. Inter 1960 kaj 2015 oni malkovris 0-4 NIS en jaro. Sed iuj lokoj, kiel la Islanda Breto, havis ĝis ĉirkaŭ 14 NIS en jaro.[15]. Akvaj specioj estis 39% de la NIS. Ili estas enkondukataj de homaj agadoj, interalie ŝipa trafiko, akvokulturo, provizado de breditaj fiŝoj al kaptistoj, kaj konstruado de kanaloj. NIS aliigas la funkciadon de ekosistemoj.[15]. Antaŭe oni konsideris la Arkton malgrandriska rilate invadon de NIS pro ĝiaj malfacilaj kondiĉoj, malabundaj nutrofontoj, kaj relativa nealireblo.[15]. La lastatempa pliiĝo de homa konstruado kaj la varmiĝo de la klimato faras ĝin pli modera kaj rezultigas pli oftan pluvivon de NIS el la sudo.

Klimata ŝanĝiĝo plialtigas la marnivelon, aliigas marfluojn, variigas la temperaturon, kaj fandas flosglacion.[16] Tiuj habitataj ŝanĝoj, kune kun eksterarktaj, minacas diversajn speciojn, interalie birdojn kiuj uzas la Orient-Azian Migrejon. Pro leviĝanta marnivelo kaj plirapidiĝanta marborda konstruado, marbordaj kaj tajdaj habitatoj malaperas, minacante speciojn kiuj bezonas ilin.[17]

Arktaj maraj ekisistemoj havas gravan kaj diversan stokon de specioj. Ili utiligas glaciajn bretojn, glaciajn kovrojn, malvarmajn fluetojn, varmajn elfluojn, kaj aliajn favorajn kondiĉojn por vivi. Surtera habitata detruo kaj pliiĝo de rivera fluo, de pluvo, kaj de fando de ĉiamfrostejoj kaj glaĉeroj rekte damaĝas arktajn marajn ekosistemojn.[18]

Diversaj protektaj strategioj estas uzataj en diversaj lokoj de la Arkto kontraŭ minacoj al biodiverseco. Longedaŭra observado bezoniĝas por kompreni kiel lokaj politikoj helpas aŭ malhelpas la ekosistemon.[19] Unu strategio estas pliefikigo de aktivoj kiuj venigas NIS en la Arkton, ekzemple transportado.[20] Kontraŭkreskaj teknologioj plipopulariĝis en la lastaj jaroj. Ili postulas aplikon de specialaj ŝmiraĵoj sur la hulo de ŝipo. La ŝmiraĵoj enhavas diversajn venenojn, ekzemple plumbon kaj kupron, kiuj malhelpas la surhuliĝon de NIS ĉe veturiloj transportantaj varojn Arkten.[20] Tio malpliigas la transkondukon de NIS en la Arkton, sed riskas la enporton de venenoj.

Protektaj strategioj kontraŭ perdo de biodiverseco ne estas universaligeblaj ĉar la specioj ekzistantaj, la fizikaj kaj kemiaj kondiĉoj, kaj la interagado inter ili en ĉiu aparta regiono influas al la efikoj de klimata ŝanĝiĝo.[18] La perda tendenco mem ja estas evidenta kaj vasta tra la Arkto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2015) “In the dark: A review of ecosystem processes during the Arctic polar night”, Progress in Oceanography 139, p. 258–271. doi:10.1016/j.pocean.2015.08.005. 
  2. (2011) “Consequences of changing sea-ice cover for primary and secondary producers in the European Arctic shelf seas: Timing, quantity, and quality”, Progress of Oceanography 90 (1–4), p. 18–32. doi:10.1016/j.pocean.2011.02.004. 
  3. 3,0 3,1 (2011) “Patterns of zooplankton diversity through the depths of the Arctic's central basins”, Marine Biodiversity 41, p. 29–50. doi:10.1007/s12526-010-0057-9. 
  4. (2012) “Climate effects on Barents Sea ecosystem dynamics”, ICES Journal of Marine Science 69 (7), p. 1303–1316. doi:10.1093/icesjms/fss063. 
  5. UNESCO. Climate Change and Arctic Sustainable Development: scientific, social, cultural and educational challenges. Paris: UNESCO, 2009. pgs. 73-75.
  6. *Young, Steven B. To the Arctic: An Introduction to the Far Northern World. New York: Wiley, 1989.
  7. Wynn, Graeme. Canada and Arctic North America: An Environmental History. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO, 2007. pgs. 25-32.
  8. Wynn, Graeme. Canada and Arctic North America: An Environmental History. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO, 2007. pgs. 64-72.
  9. Sörlin, Sverker(2006)'Science, Empire, and Enlightenment: Geographies of Northern Field Science', European Review of History,13:3,455 — 472
  10. 10,0 10,1 Bocking, Stephen. "A Disciplined Geography Aviation, Science, and the Cold War in Northern Canada, 1945-1960." Technology and Culture 50, no. 2 (2009): 265-290.
  11. Bocking, Stephen. “Science and Spaces in the Northern Environment.” Environmental History 12 (2007): 867-94. Alirita 23-an de februaro 2014.
  12. Wright, Edmund. CRREL's First 25 Years 1961-1986. Arctic: Technical Publications Writer- Editor, 1986.
  13. Korsmo, Fae L. and Amanda Graham. "Research in the North American North: Action and Reaction." Arctic 55.4 (2002): 319-328. Web.
  14. Oechel, Walter and George Vourlitis. “The Effects of Climate Charge on Land—Atmosphere Feedbacks in Arctic Tundra Regions.” Trends in Ecology & Evolution 9 (1994): 324-329. Alirita 23-an de februaro 2014. Doi: 10.1016/0169-5347(94)90152-X.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Chan, Farrah T., k. al. 2019. "Climate change opens new frontiers for marine species in the Arctic: Current trends and future invasion risks". Global Change Biology 25(1). 25-38.
  16. Barber, D.G., k. al. 2008. "The Changing Climate of the Arctic". Arctic 61, sup. 1. 7-26.
  17. Ding Li Yong k. al. 2021. "The State of Migratory Landbirds in the East Asian Flyway: Distributions, Threats, and Conservation Needs". Frontiers in Ecology and Evolution 9.
  18. 18,0 18,1 Michel, Christine. 2018. "Marine Ecosystems." Arctic Biodiversity Report [1].
  19. Gill, M.J., k. al. 2011. Arctic Marine Biodiversity Monitoring Plan. Akureyri, Iceland: CAFF International Secretariat.
  20. 20,0 20,1 Dafforn, Katherine A., k. al. 2011. "Antifouling strategies: History and regulation, ecological impacts and mitigation". Marine Pollution 62(3). 453-465.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]