Arkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa aspekto de Arkto
Flosanta glacio en Arkto
La ruĝa linio indikas la 10°C-an izotermon en julio, kiu kutime difinas randon de arkta regiono

Arkto estas regiono ene de la norda polusa cirklo ĉe la norda poluso de la Tero. Ĝi entenas partojn de Rusio, Alasko (Usono), Kanado, Gronlando, Sameio (Norvegio, Svedio, Finnlando) kaj Svalbardo (Norvegio) same kiel grandan parton de la glaciokovrita Arkta Oceano (Nordpolusa Maro). Male al Antarkto, ĝi ne estas kontinento, sed partoj de diversaj kontinentoj (Eŭrazio, Nordameriko) plus la menciita oceano, profunda je 5000 m sub la glacio.

La esperanta nomo arkto derivas el internacia radiko "Arkt-", kiu mem venas el la helena vorto por urso, αρκτος [ARKtos], kaj signifas "Lando sub la (stelfiguro de) Granda Ursino".

La norda polusa cirklo (66,5° norde de la ekvatoro) estas unu el la kvin plej gravaj latitudoj, kiuj dividas la Teron. Ĉio norde de tiu polusa cirklo apartenas al Arkto.

Interne de la polusa cirklo, la somera suno restas daŭre (24 horojn) videbla, sed vintre restas sub la horizonto kaj ne estas videbla.

La daŭra varmiĝo de la Tero povas kaŭzi ene de 100 jaroj eble tutan degeliĝon de la arkta glaciaro.

Por la protekto de la medio kaj la praloĝantoj de Arkto, oni fondis en 1996 la Arktan Konsilion.

En Arkto vivas (2004) ĉ. 2 milionoj da homoj kiel Inuitoj, njenjecoj, jakutoj, sameoj, atabaskoj, evenkoj, ĉukĉoj kaj aliaj. La tipa reprezentanto de la bestaro estas la blanka urso.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.arctic.noaa.gov greke http://www.arctic.noaa.gov/detect greke http://www.allthingsarctic.com/people/index.aspx greke http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/arctic.pdf