Arlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arlberg
Arlberg passstrasse.jpg
La plej alta punkto Valluga (2 809 m)
Supra tutaĵo Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo Aŭstrio
v  d  r
Information icon.svg

Arlberg estas montokrestomontarmasivo, kaj ankaŭ montpasejo en Orientaj Alpoj, inter federaciaj landoj Vorarlbergo kaj Tirolo en Aŭstrio. La plej alta punkto estas monto Valluga[de] (2809 m). En la montaro situas kelkaj loĝlokoj kaj vintrosportejoj.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Nomon Arl (Arle, Arlen, Mons Arula[1], Arlenperge) eblas trovi en diversaj dokumentoj ekde la jaro 1218. Ĝi devenas de unu el nomoj de monta pino (germane Arlenbüschen), kiu abunde kreskas en tiuj lokoj.

Kvankam Berg en la germana signifas monton, oni preferis ne grimpi sur montojn ĝis la fino de la 18-a jarcento, kaj vidis ilin antaŭ ĉio kiel obstaklon survoje al alia flanko. "Iri trans montojn" aludis al la plej efika maniero, la montpasejo. En la lingvo de valzoj Berg ankaŭ nun signifas montpasejon kaj lokojn ĉe ambaŭ flankoj de ĝi. Do nun Arlberg estas nomo kaj por la montaro, kaj por la pasejo tra ĝi. Ne ekzistas iu aparta "monto Arlberg".

De Arlberg devenas la nomo de federacia lando Vorarlbergo, kiu (vidpunkte de la Sankta Romia Imperio) kuŝas "antaŭ Arlberg" (germane vor Arlberg).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arlberg situas inter valo Klostertal, tra kiu fluas rivero Alfenz okcidente, kaj valo Stanzer Tal kun rivero Rosanna oriente. Tra la monto Valluga pasas ĉefa eŭropa akvodislimo inter Rejno kaj Danubo. Alfenz fluas al Rejno kaj poste al la Norda maro, dum Rosanna al Danubo kaj la Nigra maro.

Geologie Arlberg troviĝas en la Graŭvaka zono.

En la regiono de Arlberg tre oftas pluvoj kaj pluvtorentoj pro la blokanta pozicio de la montoj. Post Bregenzerwald ĝi estas unu el la plej pluvecaj areoj de Aŭstrio. Lavangoj vintre kaj terglitoj somere minacas al aŭtovojoj kaj loĝlokoj. La inundo de la Alpoj en 2005[de] kaŭzis damaĝojn kaj detruojn; la fervojo de Arlberg estis fermita por rekonstruo de aŭgusto ĝis decembro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mallarĝa vojeto por muloj tra Arlberg estis konata ekde la 14-a jarcento, kiam homoj komercis per salo en tiu regiono. Tamen dum jarcentoj homoj evitis la montpasejon kaj preferis la aliajn vojojn, ekzemple tra montpasejo Fern aŭ tra Immenstadt. Evoluo de la teksaĵindustrio en Vorarlbergo kaj de la poŝta servo kaŭzis, ke en la jaro 1824 la vojo estis pavimita.

Konstruado de la fervoja tunelo (1882)

Fervojo kaj fervoja tunelo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1840-aj jaroj la projekto de fervojo tra Arlberg estis diskutata.[2] Oni serĉis fervojan ligon al Adriatiko. Estis multe da diversaj projektoj, kaj en la jaro 1880 komenciĝis konstruado. La fervoja tunelo de Arlberg[de] (10 648 metroj) inter St. Anton kaj Langen estis malfermita en 1884 kiel unutraka tunelo, sed la fervojtrafiko kreskis tiom rapide, ke jam en 1885 oni malfermis la duan trakon. Nun la fervojo de Arlberg[de] konektas urbojn Innsbruck en Tirolo kaj Bludenz en Vorarlbergo.

Aŭtovojo kaj aŭta tunelo[redakti | redakti fonton]

Post kresko de aŭta trafiko en la 20-a jarcento la malnova vojo fariĝis nesufiĉa. Oni decidis konstrui novan aŭtovojon[de] kaj 14-kilometran tunelon[de] inter Langen kaj St. Anton. La trairejo estis malfermita la 1-an de decembro 1978. La tunelo havas paspagon; tamen la malnova vojo restas senpaga. Specifaĵo de la tunelo estas, ke ĝi efektive konsistas el du tuneloj. Ĝi estas la plej longa aŭta tunelo en Aŭstrio (13 976 metroj). Dum preskaŭ du jaroj, ĝis la malfermo de tunelo Gotthard, ĝi estis la plej longa aŭta tunelo en la mondo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismo estas la ĉefa enspezofonto de Arlberg kaj ĝiaj loĝantoj.

La areo estas konata per siaj vintrosportaj tradicioj. Skia klubo de Arlberg estis fondita jam en la jaro 1901, kaj du jarojn poste okazis unua konkurso. En 1937 unuaj telferoj estis konstruitaj en St. Anton kaj Zürs. En 2001 en St. Anton am Arlberg okazis mondĉampionado[de] pri alpa skiado. Nuntempe Arlberg estas fama loko por vintra sporto kun multegaj neĝaj deklivoj, telferoj, hoteloj ktp. Pli ol miliono da tranoktoj jare estas registrataj nun.[3]

Vido de monto Schindlerspitze
Schindlerspitze Pano.jpg
Vido de monto Schindlerspitze

Referencoj[redakti | redakti fonton]