Armand Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armand Tóth
Armand Tóth en 2013
Armand Tóth en 2013
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1955 (1955-11-10) (68-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Armand Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Armand estas hungara komponisto, dirigento, transversa flutisto.

Armand Tóth [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1955 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Armand Tóth studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, en instituto de Vajmaro kaj en akademio en Romo. Liaj plej gravaj (hungaraj) instruistoj estis Melinda Kistétényi, Máté Hollós kaj Attila Bozay. Inter 1977 kaj 1986 li laboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li estis dirigento en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) kaj Nacia Teatro (Miskolc). En 1989 li estis ĉefdirigento de blovorkestro en Budapeŝto. Inter 1992-1998 li estis muzika gvidanto en la Nacia Teatro de Miskolc. En la sekvah jaroj li dirigentis en pluraj landoj de Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1986-2006.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]