Armando Rigobello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Armando Rigobello estas filozofo kiu ekde 1963 ĝis 1974 profesoris pri historio de la filozofio kaj morala filozofio ĉe la universitato de Peruĝo kaj ekde 1974 ĝis 1982, pri Historio de la Filozofio ĉe la universitato de Romo. Li daŭrigis profesori eĉ post emeritiĝo ĉe neŝtata universitato LUMSA de Romo ĝis 2009 post estinti de ĝi la unua rektoro ekde 1989 ĝis 1991.

Li naskiĝis en Badia Polesine, komunumo de Rovigo (Veneto, Altitalio) en 1924 kaj formis sian kulturajn preferojn ĉe la universitato de Padova kie profitis de alte estimata lekciaro de Luigi Stefanini, kiu intense interesiĝis pri la origino de la koncepto de persono ĝin trovante en la kultura medio de la antikva kristanismo.

Lia precipa filozofia marko temas pri personismo kristane orientita; sed li estis studulo kaj teoriulo de diversaj filozofiaj branĉoj kiel metafiziko, etiko, politika filozofio, kaj havis multenombran grupon de disĉiploj kiuj pluhonoras la sciencojn.

Filozofia pensado[redakti | redakti fonton]

Armando Rigobello ekskludas ke personismo estas filozofia doktrino jam tuta disvolviĝinta kaj finita, kaj opinias ke, male, ĝi servas por surfacigi al unua rango la koncepton de "persono" same kiel tion jam depostule montris Emmanuel Mounier en la revuo Esprit publikigita en la 1930-aj jaroj.

Laŭ li, la koncepto de persono entenas ion pli profundan kaj malsamsencan ol tiun juran aŭ tiun filozofie tomisman; ĝi, krome, ne konfuzendas kun tiu de ”ekzisto“ de ekzistadisma filozofio, kiu neas la eblon ke individuo povu regi sian vivon. Kaj fine la koncepto pri persono distingiĝas el tiu de aristotela metafizika substanco.

Personismo kunportas etikan kaj politikan aspektojn per kiuj ĝi konsente aŭ malkonsente analizas, ne sur bazoj ideologiaj, sed kiel kritiko pri la dominanta sistemo.[1][2]

En Italio personismo, reprezentata de Luigi Stefanini, Armando Carlini kaj Luigi Pareyson distingiĝas el tiu samtempa en Francio kaj Germanio en kiuj elstaras aliaj analizoj kun malsamaj preferoj. Tamen ĉiuj koincidas en la absoluta novaĵo, en naturo, de la persono dotita, krom de la inteligento, de libero volo de ne memelektita primorala percepto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Rigobello reprenis la tematikojn plej karakterizajn koncerne la strukturon de la persono kaj ĝiajn metafizikajn implicojn en la eseo titolita Prossimità e ulteriorità (Proksimeco kaj transeco), Rubbettino editore, 2009). Plue. de ĉiam interesita al Hermeneŭtiko kaj ega estimanto de Paul Ricoeur, publikigas La apriori ermeneutico (La aprioro hermeneŭtika), Rubbettino eldonisto, 200).

Inter liaj pli famaj verkoj rimarkindas:

  • Il contributo filosofico di E. Mounier (Roma, 1955),
  • I limiti del trascendentale in Kant (Milano, 1963),
  • Perché la filosofia (Brescia, 1980),
  • Autenticità nella differenza (Roma, 1989),
  • L'estraneità interiore (Roma, 2001).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cfr. AA.VV., Estraneità interiore e testimonianza. Studi in onore di Armando Rigobello, a cura di A. Pieretti, Edizioni Scientifiche Italiane, Perugia 1995.
  2. Biografia, pensiero e opere di A. Rigobello in Bollettino della Società Filosofica Italiana (gennaio - aprile 2002) nella rubrica Filosofi allo Specchio, pp. 10 - 15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]