Armaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armaturo.
Armaturo dudekliva.

Armaturo estas la strukturo formita de aro de liniaj pecoj (el lignometalo) enfoldigitaj inter si, uzata por subteni la klinan kovraĵon de kelkaj konstruaĵoj. La dispono de la ŝirmilo, je unu du, tri, kvar aŭ pliaj deklivoj, influas kompreneble en la trajtoj de la armaturo kiu devas subteni ĝin. Ofte la armaturoj strukture estas ebenaj ĵaluzioj, kvankam ekzistas armaturoj alitipaj kiuj ne estas ĵaluzioj.

Laŭ Francisko Azorín armaturo estas Strukturo de konstruaĵo konsistanta el traboj, stangoj, kunkudritaj pecoj, fadenoj, k.c.[1] La agado meti armaturon estus armi, nome Provizi konstruaĵon per fortikiloj, kanoj, feraĵoj, k.c..[2]

Laŭ PIV armaturo estas Aro da stangoj, pecoj aŭ dratoj, plejofte metalaj, kiuj plifortikigas masonaĵon, ĉarpentaĵon, fandaĵon aŭ ian ajn ferlaboraĵon: kaj tiele oni montras esprimojn kiaj armaturo de teatra dekoracio, de gipsa statuo; domo el brikoj kun betona armaturo.[3]

Armaturo estas sumo de ĉiuj ŝtalaj armaj enmetaĵoj (dratoj, vergoj, kabloj, retoj k.s.) enmetataj en betonon; la sumo povas rilati al unu konkreta betona konstruelemento aŭ al ĝia transversa sekco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 22.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV, [1] Alirita la 30an de Novembro 2017.