Armea spaco Brdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armea spaco Brdy
ĉeĥe: Vojenský újezd Brdy, germane: Truppenübungsplatz Brdy
armea spaco
Armea spaco Brdy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Brdy
Kromnomo: Vojenský výcvikový prostor Jince, VVP Jince
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Armea spaco Brdy
Historia regiono Bohemio
Montaro Brdy
Memorindaĵo Valdek burgo
Fiŝlagoj Fiŝlagoj en Padrť
Situo Brdy - oficejo de la armea spaco
 - alteco 310 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 46″ N 13° 59′ 04″ O / 49.77944 °N, 13.98444 °O / 49.77944; 13.98444 (mapo)
Areo 260,08 km² (26 008 ha)
Loĝantaro 34 (2009)
Denseco 0,13 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 262 23
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020B
NUTS 5 CZ020B 539996
Katastraj teritorioj 5
Partoj de spaco 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Brdy
Retpaĝo: www.vojujezd-brdy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Armea spaco Brdy (ĉeĥe Vojenský újezd BrdyVojenský výcvikový prostor Jince), Ĉeĥa respubliko, troviĝas en montaro Brdy en senhoma, el 90 % arbara teritorio. Post likvido de sep vilaĝoj oni tie en la areo de 260 km2 registras nur 37 loĝantojn, gravaj por la nova funkcio de la armee uzata teritorio. Restanta senarbara areo funkcias plejparte kiel artileriaj aŭ aviadaj pafejoj, nun sume ses, sed tri el ili ĉirkaŭ la lagoj (kaj iama samnoma vilaĝo) Padrť nun plene senvivigitaj kaj neuzataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uzado de la arbaroj en la montaro Brdy por armeaj celoj estis publikigita en la jaro 1927 per anonco pri senarbigo de vasta areo okcidente de la vilaĝo Obecnice proksime al la monto Tok, ĉirkaŭ 700 m super la marnivelo. Vanaj estis protestoj de multaj elstaraj personoj, en parlamento oni ne akceptis projekton pri nacia parko. En la jaroj 1940 – 1945, dum la nazia okupacio, oni larĝigis la malpermesojn por eniro kaj uzo de la areo. Definitivaj malpermesoj post totala likvido kaj terniveligo de ses vilaĝoj ekzistas ek de la jaro 1950 ĝis nun. Por publiko estis plene sekretigitaj vastaj konstruaĵoj, plejparte subteraj, realigataj proksime al la vilaĝo Strašice en kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. En sepdekaj jaroj oni eĉ timis publike paroli pri la konstruado de magazenoj proksime al vilaĝo Míšov. Nun oni scias, ke ili servis kiel soveta nuklea municiejo. En la jaro 2007 estis realigitaj la unuaj paŝetoj por ebligi la uzon de certaj lokoj de la milita teritorio por la civilaro. Tute nova, en ĉiuj amasmedioj larĝe kribrata estas la problemaro dum la traktado pri antiraketa bazo de Usono en Brdy. En la milita areo, sur la loko nomata Břízkovec (1,4 km de Teslíny, 1,7 km de Míšov) oni elektis taŭgan lokon por konstrui la bazon. Ĉeĥa ministerio de defendo traktas kun la usonaj ministerioj kaj pravigas la neceson realigi la planojn ĵus ĉi tie, dum la popolo, kiu plene disponas pri homaj rajtoj, al li longajn dekjarojn forneitaj, multfacete protestas.

Perspektivoj[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Neřežín sub la burgo ruino Valdek sepan de aprilo 2007 ĉeĥa ministrino de defendo kun la estro de la armea stabo Vlastimil Picek festene alirebligis por ciklistoj kaj piedirantoj kelkajn limajn partojn de la milita areo dum libertagoj inkl. ŝtataj festoj ĉiam de la 6a ĝis 21a horo. Ĉeĥa turista klubo markis por piedirantoj kaj ciklistoj porturistajn vojojn ekzemple al montsupro Třemošná kaj al burgruino Valdek. Turisme interesaj du lagoj ĉe Padrť kaj la montsuproj Tok kaj Praha restas nealireblaj.