Armena mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vido de la Templo de Garni.

La armena mitologio originis el malnovaj hindeŭropaj kaj urartaj tradicioj, iom post iom enmetante ideojn kaj diaĵojn de Mezopotamio, Irano kaj Grekio. Estas signoj, ke la antikvaj armenoj estis komence adorantoj de naturo kaj post iom da tempo venis al adoro de naciaj dioj, multaj adoptitaj de najbaraj kulturoj.

La panteono de armenaj dioj formiĝis dum la elmontrado de la pra-armenaj triboj kiuj heredis la esencajn elementojn de paganismo de la prahindoeŭropanoj de la Armena altebenaĵo. Historiistoj distingas signifan hindeŭropan lingvon uzitan de armenaj paganoj kiel sankta. La plej malnova kulto adoris nekalkuleble pli altan potencon nomatan Ara, enkorpigita kiel la suno (Arev); la antikvaj armenoj nomis sin "idoj de la suno". Ankaŭ inter la plej antikvaj tipoj de hindeŭropa devena kulto estas la kultoj de agloj kaj leonoj, kaj de la ĉielo.

Kun la tempo, novaj diaĵoj de armenaj kaj ne arjaj originoj aperis. Krome, la supera dio de la armena panteono, Vanatur, poste estis anstataŭigita de Aramazdo. Aramazdo estis la parta formo de Ahura Mazda. Ĉi tiu lasta, tamen, aperis sub la influo de zoroastrismo, sed kun parte konservitaj tradiciaj armenaj trajtoj. Simile, la tradicia armena diino de fekundeco, Nar, estis anstataŭita de Anahit.

Zoroastrismo havis gravan influon sur la armenojn kaj ilian mitologion. Ĝis la malfrua parta periodo, la armenaj landoj sendube aliĝis ĉefe al zoroastrismo.

En la helenisma epoko (3-a ĝis 1a jarcentoj a.K.), antikvaj armenaj diaĵoj identigitaj kun la malnovaj grekaj diaĵoj: Aramazdo kun Zeŭso, Anahit kun Artemiso, Vahagn kun Herkulo, Astghik kun Afrodito, Nane kun Atena, Mihr kun Hefesto, Tir kun Apolono.

Post la formala adopto de kristanismo en Armenio, novaj mitologiaj bildoj kaj rakontoj naskiĝis kiel malnovaj mitoj kaj kredoj transformitaj. Bibliaj karakteroj transprenis la funkciojn de la arkaikaj dioj kaj spiritoj. Ekzemple, Johano la Baptisto heredis iujn ecojn de Vahagn kaj Tir, kaj la ĉefanĝelo Gabriel tiun de Vahagn.

Bazaj informoj pri armenaj paganaj tradicioj konserviĝis en verkoj de malnovaj grekaj aŭtoroj kiel Platono, Herodoto, Ksenofono kaj Strabono, bizanca erudiciulo Prokopio el Cezareo, kaj ankaŭ mezepokaj armenaj verkistoj kiel Moseo de Ĥoreno, Agathangelos, Jeznik de Kolbo, Sebeos. kaj Anania Ŝirakaci, sen mencii parolajn popolajn tradiciojn.