Armenoj en Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Argentino en verda koloro kaj Armenio oranĝkolore en monda mapo.

La Armenoj en Argentino estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Argentino. Laŭ diversaj taksoj ĉirkaŭ 135.000 homoj kun armena deveno loĝas en la lando, formante unu el la plej grandaj grupoj en la armena diasporo tutmonde. La kerno de la loĝantaro venis de Kilikio, Sirio kaj Libano. En Bonaero, la armena komunumo estas konata per kundivido de sia kulturo kun la eŭska komunumo per muzikaj eventoj kaj kulturaj agadoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Armena Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto, Bonaero.

Laŭ esploristo Kim Hekimian, la plimulto de la armenoj alvenantaj en la 1920-aj jaroj originis de la provinco Adana en Kilikio de la Otomana Imperio. La plej multaj el ĉi tiuj armenoj forlasis sian patrujon aŭ pro la deportadoj kaj masakroj de la armena genocido. Enmigrintoj el la urboj Maraŝ, Haĝin kaj Antep kune kalkulis ĉirkaŭ 60 procentojn de ĉiuj alvenantaj kilikiaj armenoj. La granda nombro da enmigrintoj de ĉi tiuj urboj estis rezulto de armenoj sekvantaj siajn amikojn kaj parencojn, kiuj pli frue elmigris[2].

Iam en Argentino, armenoj de la sama vilaĝo aŭ urbo en Kilikio emis grupiĝi kaj konservi siajn regionajn kutimojn. La neformala censo farita de Ohannes Der Jachadurian en 1941 montris, ke ĉirkaŭ 70 procentoj de la armenoj en Argentino devenantaj de Haĝin loĝis en la sudaj kvartaloj de Bonaero, inkluzive Flores, Nueva Pompeya kaj Villa Soldati. Kelkaj el ĉi tiuj regionaj ligoj antaŭenigis la kreon de almenaŭ dudek organizoj en la 1930-aj jaroj. El ĉi tiuj organizaĵoj, nur la Societo Haĝin, Societo Antep kaj Societo Maraŝ ankoraŭ funkcias.

Krom la alveno de armenoj el Kilikio, inter 1917 kaj 1921, dum la Rusia enlanda milito, multaj armenoj el Rusio eskapis por eviti religian persekutadon. Inter 1947 kaj 1954 multaj armenoj de Sovetunio, Sirio kaj Libano venis al Argentino sekve de la dua mondmilito, kaj de Irano pro la irana revolucio en 1979[3].

La armena komunumo de Argentino konservis sian identecon pro fokuso al la eklezio, edukado kaj la familia strukturo. Plej multaj el tiuj, kiuj venis meze de la 1920-aj jaroj, eskapis de la armena genocido kaj masakroj de Adano. La unuaj armenoj venis en 1908 kaj iuj venis en 1915, sed nur post 1924-1930 la komunumo formiĝis kiam ĉirkaŭ 10.000 homoj ekloĝis en Bonaero. Postaj ondoj de enmigrintoj venis de Rusio, Rumanio kaj Grekio. La enfluo sekiĝis en la fruaj 1950-aj jaroj. Hodiaŭ la komunumo kalkulas ĉirkaŭ 380.000. Dum supervivo gravegis, edukado estis ankaŭ ĉefa en la tagordo de la fruaj enmigrintoj. Ili ne havis monon kaj malmultaj el ili parolis fremdan lingvon, tial ili multe atentis edukadon. Granda parto de la armena komunumo de Bonaero troveblas en la kvartalo Palermo .

Religia vivo[redakti | redakti fonton]

Interno de la katolika armena katedralo ''Nia Sinjorino de Narek'' en Bonaero.

Antaŭ la starigo de la preĝejo, la armenoj de Bonaero kunvenis dimanĉe posttagmeze en kafejo sur la strato 25 de Mayo, kiun posedis juda viro el Smirno. La kafejo fariĝis tiel establita "centro" por la armenoj, ke ili uzis ĝian adreson por ricevi poŝton de siaj familianoj kaj amikoj de eksterlando. Kiam pli da armenaj rifuĝintoj alvenis en Bonaero, la komunumo sukcesis lui la Katedralon Sankta Johano Baptisto, anglikana preĝejo, kiu estis proksime al la kafejo. Du angloj faris predikojn tradukitajn el la armena de Haig Moskofjan[4].

Post la alveno de la unua pastro de la komunumo Der Hayr Barasatian, la komunumo pli religie organiziĝis. Post kiam la armena komunumo en Bonaero alfrontis multajn financajn krizojn, ĝi konstruis sian unuan armenan preĝejon en 1938. Nuntempe la armena komunumo de Argentino havas naŭ armenajn preĝejojn.

Krom la Armena Apostola Eklezio, en Argentino ankaŭ aktivas la Katolika Armena Eklezio kun sia katedralo (Armena katedralo Nia Sinjorino de Narek) kaj eparkio Sankta Gregorio de Narek. La unuaj armenaj katolikoj ekloĝis en Argentino fine de la 19-a jarcento, kiuj forfuĝis el la Otomana Imperio pro la persekutado kaj masakroj kontraŭ la armenoj kadre de la Adana masakro kaj la Hamidaj masakroj. La unua katolika pastro establiĝis en 1922 el Libano. Ĉi tiu pastro kaj alia sendita de la Apostola Seĝo organizis la komunumon de armenaj katolikoj[5].

Pli malgranda sed ankaŭ aktiva komunumo de la Armena Evangelia Eklezio kun tri evangeliaj preĝejoj. En la jaro 2019 la Armena Evangelia Eklezio en Argentino festis la 90jariĝon de la unua evangelia preĝejo fondita en Bonaero, la Sankta Triunuo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Armenians: A Handbook - Page 139
  2. (1990) “Armenian Immigration to Argentina: 1909-1938”, Armenian Review 43 (1), p. 85–113. 
  3. Herzig, Edmund. (2005) The Armenians: Past And Present In The Making Of National Identity, p. 139. ISBN 9780203004937.
  4. Hovhannes Barkenian, "El Centro Armenio y la Colectividad" (Armenian), Hay Getron Buenos Aires, November 1933
  5. All Armenian Churches around the World. Embassy of Armenia to the United States of America. Arkivita el la originalo je 3an de novembro 2012. Alirita 5an de marto 2013.