Armenoj en Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La iranaj armenoj (armene: Իրանահայ Iranahaj aŭ Parskahaj Պարսկահայ, perse: ارمنی‌های ایران) estas la armenoj naskiĝintaj en Irano. La tuta nombro estas ĉirkaŭ proksimume 100,000. Ili plejparte vivas en Teherano kaj en la Jolfa distrikto, Esfahano. La armenaj irananoj estis tre influaj kaj aktivaj en la modernigo de Irano dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Post la Irana revolucio, multaj armenoj enmigris al armenaj diasporaj komunumoj en Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo. Hodiaŭ armenoj estas la plej granda kristana religia malplimulto de Irano. Malgraŭ ilia forta kultura armena identeco en Irano, neniu ampleksa nombro de iranaj armenoj havas la armenan civitanecon.

Aldone al posedado de siaj propraj preĝejoj kaj kluboj, la armenoj de Irano estas unu el la malmultaj lingvaj malplimultoj en la lando kun siaj propraj lernejoj.

La armena lingvo uzita en Irano havas unikan pozicion en la uzokutimo de la armena en la mondo. Kutime, la tradicia armena diasporo tutmonde (tiu fuĝinta el la Otomana Imperio kaj enmigrinta al Mezoriento, Eŭropo kaj la Ameriko), uzas la okcident-armenan lingvon. Tamen la armenoj de Irano, pro proksimeco al Armenio, fakte parolas la orientan varianton de la armena lingvo, proksima al la aliaj armenlingvanoj de Armenio, Kartvelio kaj Rusio.

Tamen malsame al la aliaj orientaj armenoj, la armenaj irananoj restis kun la tradicia armena ortografio konata kiel "maŝtoca ortografio" kaj literumo, dum preskaŭ ĉiuj aliaj parolantoj de la orienta armena varianto adoptis la reformitan armenan ortografion konata kiel "abeghjana ortografio" validia en soveta Armenio.

Malgraŭ konservado de la kultura identeco kaj gepatra lingvo, la armenaj irananoj ene de Irano posedas senton de irana patriotismo.

Eksteraj ligiloj