Franca Terarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armeo de Francio)
Franca Terarmeo
emblemo
terarmeo
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Franca Armeo, oficiale Terarmeo (france Armée de terre, aʀme də tɛʀ, laŭvorte Terarmeo) por distingi ĝin el la Franca Aerforto aŭ Aerarmeo, estas la surtera kaj plej granda komponanto de la Francaj Armitaj Fortoj. Ĝi dependas el la Registaro de Francio, kun la aliaj kvar komponantoj de la Armitaj Fortoj. La Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Franca Armeo (CEMAT) estas dependa parte el la Ministerio de Armitaj Fortoj por organizado, preparado, uzado de fortoj, same kiel por planado kaj por programado, ekipado kaj estontaj akiroj de la Armeo. Por la aktiva servo, la Armeaj unuoj estas metitaj sub la aŭtoritato de la Ĉefo de la Defenda Stabanaro (CEMA), kiu estas responsa antaŭ la Prezidento de Francio pri la planado kaj uzado de la fortoj.

Ĉiuj soldatoj estis konsiderataj profesiuloj post la nuligo de la deviga militservo, aprobita en parlamento en 1997 kaj validigita en 2001.

Je 2017, la Franca Armeo estis dunginta 117 000 personojn (inklude la unuojn de la Fremdula Legio kaj de la Pariza Fajrobrigado). Aldone, la rezervuloj de la Franca Armeo konsistis el 15 453 personoj de la Operaca Rezervo.

Notoj[redakti | redakti fonton]