Armadkonkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armilkonkurso)
Ĉi tiu artikolo temas pri pliarmigado de pluraj landoj. Por ekonomia fenomeno rigardu la paĝon Konkurenco. Por fenomeno en ekologio legu la artikolon Konkurado (biologio).
poŝtmarko pri la sovetunia nuklee pelita submarŝipo Leninski Komsomol
milita aviadilo B-2 de la usona aer-armeo
usona prezidento Ronald Reagan, konvinkita armadkonkuristo

Armadkonkurokonkura armado estas pliarmigo de du malamikoj, el kiuj ambaŭ volas esti daŭre pli armitaj ol la malamiko. Ĉiu paŝo de pliarmigo de unu partio rezultigas ĉiam iom pli fortan paŝon de la dua partio kaj inverse, tiel ke la reciproka pliarmigo okazas kvazaŭ "aŭtomate" kaj konsumas grandan kvanton da resursoj, sen necese rezultigi militon kiu fine "konsumiĝus" la armilojn. Historia ekzemplo estas la armadkonkuro inter la mar-armeoj de Britio kaj la Germana Regno antaŭ la Unua Mondmilito.

Specife rimarkinda de teknologia evoluo estas la armadkonkuro per la paralela disvolviĝo inter ŝipaj kanonoj kaj marborda artilerio, kaj inter ŝipa artilerio kaj si mem, tra la jarcentoj en la gamo de reciproke pliigado de la pafadkapablo, kaj de la disvolviĝo de la manovraj kaj ŝirmaj kapabloj de la ŝipoj.

Post jaro 1945 grava uzo de ĉi tiu termino celas la konkuran armadon inter la dua militaj blokoj ĉirkaŭ Usono kaj Sovetunio dum la Malvarma Milito, por priskribi la penegojn de la superpotencoj produkti kreskantan stokon de nukleaj armiloj kaj disvolvi ilin de kreskanta distribuo kaj potenco. Carl Sagan priskribis tiun fenomenon kiel du homojn mallevitajn ĝis la kolo en benzina naĝejo, unu kun tri alumetoj kaj alia kun kvin. Tiu fenomeno de la Malvarma Milito finiĝis per la disfalo de Sovetunio dum la jaro 1991.

Ĉesigo[redakti | redakti fonton]

Ĉesigi armadkonkuro postulas konstrui fidon inter la partioj al la konkuro, kio estas paŝo ne facila. Por ilustri ĉi tiun malfacilon, oni uzas la dilemon de la malliberulo. Ĉiu lando havas du eblojn: pliigi sian defendan buĝeton aŭ interkonsenti kun sia rivalo por senarmigi. En ĉiu lando timas, ke ĝia rivalo malobservus la interkonsenton, do ĉiu el ili klinas direkte al plia armiliĝo, tiel akceli la armadkonkuro. Ĉiu lando ŝajnas agi racie, sed la rezulto estas evidente malracia.

Por fini la nuklean armilan armadkonkuro, intertraktadoj okazis inter Usono kaj Sovetunio celante redukti la stokon de misiloj kaj nukleaj armiloj de ĉiu el la du potencoj, kulminante per la subskribo de la interkonsento START.

Malsama maniero fini la armadkonkuro estus atingi situacion, kie unu el la partoprenantoj en la konkuro ne plu kapablas provizi rimedojn por daŭrigi la konkuron, kaj tial estas devigita halti. Iuj atribuas ĉi tiun rezulton al la Strategic Defense Initiative (Strategia Defenda Iniciato), aŭ pli bone konata kiel "Star Wars Project" (Stelmilito), kiu kaŭzis la disfalon de Sovetunio.