Armin Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armin Müller
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1928 (1928-10-25)
en Świdnica
Morto 6-an de februaro 2005 (2005-02-06) (76-jaraĝa)
en Jena
Tombo Historia tombejo en Weimar vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Profesio
Okupo politikisto • pentristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Armin MÜLLER (naskiĝinta la 25-an de oktobro 1928 en Świdnica, mortinta la 6-an de februaro 2005 en Jena) estis germana verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj pentristo.

Armin Müller kun notolibro en novembro 1964 ĉe "Komma-Klub" en Munkeno

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Armin Müller, filo de laboristo, pasigis la junulajn jarojn sub tre modestaj kondiĉoj. Je la fino de la Dua mondmilito li devis estante neplenkreskulo servi en taĉmento de Volkssturm. Lia fuĝo el transporto al militkaptiteco sovetia priskribatas en la romano Der Puppenkönig und ich (1986), kiu taksatas lia majstroverko. Temas pri nekutima amikeco inter germana kaj pola knaboj; iel la verko estas aĵo pri komprenemo interpopola. Forpelite el la silezia patrujo Müller nombriĝis inter la unuaj orientgermanoj de GDR kiu temigis tiun ĉi tabuo-temon (en socialismaj ŝtatoj almenaŭ) pri forpelo kaj senproprietigo de germanoj. Li mem venis en 1945 Vajmaron engaĝiĝante en la fondo de kontraŭfaŝisma porjunula komitato en Turingio. Deĵorante kiel ĵurnalisto li baldaŭ aktivis ĉe la strikte komunisma FDJ-organizo. Inter 1950 kaj 1952 li aktivis ĉe Kulturligo de GDR kaj deputitis en la Turingia Landa Parlamento. Inter 1953 kaj 1957 li ankaŭ anis ĉe Monda Federacio de Demokratia Junularo. Inter 1957 kaj 1962 li radiredaktoris ĉe Sender Weimar.

Ĝismorte li favoris la socialismon de GDR restante senindulge skeptika antaŭ la sociaj ŝanĝoj post Turniĝo kio egalis por Müller reveno de abomena kapitalismo. En taglibro de 1987 li tamen oftege kritikis la burokration kaj diversajn totalismajn reajn tendencojn de la GDR-sistemo kiel ankaŭ la malrespekto de naturprotektado ekologia. Tiaj negativaĵoj troviĝas ankaŭ en la sinsekve aperintaj romanoj Meine verschiedenen Leben, Der Magdalenenbaum kaj Taube aus Papier - kiujn Müller konsideris trilogio. Ili stile ne pli malbonis ol la ĉefa verko Puppenkönig. Una kolega amiko lia estis Hanns Cibulka el Gotao.

Post deĵorado en gazetaro kaj radifonio li ekliberprofesiulis en 1961. Kvankam li tiel senprobleme perlaboris la vivon li pli kaj pli orientiĝis pri pentrado kiu iĝis dua metodo de sinesprimado: de ĝia kvalito atestas pli ol 40 ekspozicioj. Penike li bildigis ekz. la malpacan finon de Praga Printempo de 1968 kaj sian propran kancero-malsanon. Tamen la pleja ofto estis etformata buntega bildofaro pri idiliecaj scenoj.

Liaj kunestintoj priskribis la artiston afabla kaj helpema homo. Li havis du filojn kiuj kun la edzino prizorgas la postlasitaĵaron.

Tomboŝtono

Li entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.

Dekoracioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1959: Erich-Weinert-Medaille
  • 1960: Literatur- und Kunstpreis der Stadt Weimar
  • 1961: Heinrich-Heine-Preis des Ministeriums für Kultur der DDR
  • 1969: Nationalpreis der DDR
  • 1974: Vaterländischer Verdienstorden[1]
  • 1987: Johannes-R.-Becher-Medaille
  • 1997: Eichendorff-Literaturpreis
  • 2004: honora civitaneco de Świdnica (Polujo)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Kirmes. Rakonto, Thüringer Volksverlag, Erfurt 1952
  • Sommerliche Reise ins Nachbarland. Ein junger Schriftsteller erlebt das neue Polen. Thüringer Volksverlag, Weimar 1953
  • In den Hütten der Hoffnung. Dokumentado, Verlag Neues Leben, Berlin 1955
  • Der Pirol und das Mädchen. Rakonto, Volksverlag, Weimar 1958
  • Armin Müller / Erich Hahn: Reise in die Rhön. Dokumentado, Volksverlag, Weimar 1958
  • Du wirst Dir den Hals brechen. Romano, Neues Leben, Berlin 1961
  • Der Maler und das Mädchen. Rakonto, Neues Leben, Berlin 1966
  • Franziska Lesser. Dramo, premiero 1971 ĉe Deutsches Nationaltheater Weimar
  • Sieben Wünsche. Dramo, premiero 1974 ĉe Deutsches Nationaltheater Weimar
  • Der goldene Vogel. Dramo, premiero 1975 ĉe Leipziger Theater
  • Meine verschiedenen Leben. Rakonto, Greifenverlag, Rudolstadt 1978
  • Der Magdalenenbaum. Romano, Greifenverlag, Rudolstadt 1979 (verfilmt 1989)
  • Taube aus Papier. Rakonto, Greifenverlag, Rudolstadt 1981
  • Der Puppenkönig und ich. Romano, Greifenverlag, Rudolstadt 1986
  • Ich sag dir den Sommer ins Ohr. Taglibro de 1987, Greifenverlag, Rudolstadt 1989
  • Klangholz. Kalendergeschichten, Hain Verlag, Rudolstadt 1998

Armin Müller krome verkis multajn dramojn radifoniajn kaj televidajn.

Radidramoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Hallo, Bruder aus Krakau! Thüringer Volksverlag, Weimar 1949
  • Seit jenem Mai. Verlag Neues Leben, Berlin 1953
  • Das weisse Schiff. Neues Leben, Berlin 1959
  • Poem Neunundfünfzig. Volksverlag, Weimar 1959
  • Reise nach S. Neues Leben, Berlin 1965
  • Wer die roten Früchte will. Kantato. Muziko: Günter Fredrich und Friedrich Hofmeister. premiero beim Deutschen Turn- und Sportfest in Leipzig 1974
  • Die Glocke von Buchenwald. Kantato. Muziko: Fritz Geißler]]. premiero 1975 im Deutschen Nationaltheater Weimar
  • Ich habe den Thunfisch gegessen. Poemo, Greifenverlag, Rudolstadt 1982

Bildlibregoj[redakti | redakti fonton]

  • Auf weißen Pferden. Greifenverlag, Rudolstadt 1983
  • Vorbeiflug des goldenen Fisches. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1993

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leipziger Dramatiker-Gespräche. Kun A. Müller kaj aliaj, Berlin 1977
  • Franziska Lesser probiert das Leben. Pri la novaj versio kaj surscenigo de la müller-aĵo Franziska Lesser. Ĉe: Forum 12/1973
  • Dauer im Wechsel. Eseo pri Armin Müller kaj kolokvo kun la aŭtoro. Ĉe: WB 6/1975
  • Das Signal des Trompeters. Pri la dramo Der goldene Vogel. Ĉe: Sonntag 10/1975
  • Günter Gerstmann: Armin Müller. Abschied und Ankunft, Jena und Quedlinburg 1999, antologio okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga kun bibliografio parta, ISBN 3-932906-02-0
  • Meyers Taschenlexikon. Schriftsteller der DDR, Verlag: VEB Bibliographisches Institut (1974), p. 388-389

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Armin Müller en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo kaj biografio ĉeL "Junge Welt", 8.8.1979