Armin Mueller-Stahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armin MUELLER-STAHL)
Armin Mueller-Stahl
rusa-germana aktoro
rusa-germana aktoro
Persona informo
Naskiĝo 17-a de decembro 1930
en Tilsit (nuntempe Sovetsk), Rusio
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoSvislando
Alma mater Stern Conservatory
Memorigilo Armin Mueller-Stahl
Familio
Frat(in)oj Hagen Mueller-Stahl • Dietlind Stahl • Gisela Mueller-Stahl
Edz(in)o Monika Gabriel
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoro • voĉaktoro • pentristo • muzikistoverkisto
Verkoj Shine
vdr

Armin MUELLER-STAHL [armin miler-ŝtal] (naskiĝis la 17-an de decembro, 1930) estas germana aktoro.

Armin Mueller-Stahl naskiĝis en Tilsit (nuntempe: Sovetsk en Rusio). Post la Dua mondmilito lia familio devis forlasi siajn hejmregionon kaj transloĝiĝis al Berlino.

Kiel junulo Armin deziris fariĝi violonisto, sed ekde la 1950-aj jaroj li ekinteresiĝis pri la aktorado kaj sekvis tiun ĉi vojon. Post kelkjara teatra kariero en Orienta Berlino li en la jaro 1956 ricevis sian unuan filmrolon.

Pro problemoj kun la registaro de GDR li en la jaro 1980 elmigris al FRG, kie li povis konfirmi sian reputacion kiel elstara karaktera rolulo.

Sukcese li ankaŭ elprovis sin en Usono kaj aliaj landoj. Pro epizoda rolo en la filmo Shine li en la jaro 1997 estis nomumita por Oskaro.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

En GDR[redakti | redakti fonton]

  • Heimliche Ehen (1956)
  • Fünf Patronenhülsen (1960)
  • Königskinder (1962)
  • Nackt unter Wölfen (1963)
  • Ein Lord am Alexanderplatz (1967)
  • Tödlicher Irrtum (1970)
  • Der Dritte (1972)
  • Die Hosen des Ritters von Bredow (1973)
  • Die sieben Affären der Dona Juanita (1973)
  • Kit & Co. (1974)
  • Jakob der Lügner (1975)
  • Nelken in Aspik (1976)
  • Die Flucht (1977)
  • Geschlossene Gesellschaft (televida produktaĵo, 1978)

En FRG[redakti | redakti fonton]

  • Lola (1981)
  • Die Sehnsucht der Veronika Voss (1982)
  • Oberst Redl (1984)
  • Bittere Ernte (1984)
  • Momo (1985)
  • Das Spinnennetz (1986)
  • Gespräch mit dem Biest – Conversation with the Beast (1996)
  • Die Manns (televidproduktaĵo, 2001)
Armin MUELLER-STAHL

Internaciaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Music Box (Usono, 1989)
  • Night on Earth (Usono, 1991)
  • Kafka (Usono/Britio/Francio, 1991)
  • Taxandria (Belgio/Germanio/Francio, 1994)
  • Shine (Usono, 1996)
  • The Game (Usono, 1997)
  • The X-Files (Usono, 1998)
  • Jakob the Liar (Usono, 1999)
  • The 13th Floor (Usono/Germanio, 1999)
  • Pilgrim (Kanado/Meksiko/Britio, 1999)
  • The Long Run (Sudafriko/Usono, 2000)
  • Eastern Promises (2007)

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Unterwegs nach Hause (memoroj, 1997)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]