Armita Islama Grupo de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Armita Islama Grupo (GIA, el france Groupe Islamique Armé; arabe الجماعة الإسلامية المسلّحة, al-Jama'ah al-Islamiyah al-Musallaha) estis unu el la du ĉefaj islamistaj insurekciantaj grupoj kiuj luktis kontraŭ la registaro kaj la armeo de Alĝerio en la Alĝeria Enlanda Milito. Ĝi estis kreita el pli malgrandaj armitaj grupoj post la militista puĉo de 1992, nuligo de balotado kaj aresto kaj internigado de miloj da estroj de la islamisma partio Islama Savofronto (FIS) post tiu partio venkis en la unua vico de la parlamenta balotado en Decembro 1991. Ĝi estis estrita de serio de emiroj (komandantoj) kiuj estis mortigitaj aŭ arestitaj unu post alia.

Malkiel ĉe la aliaj ĉefaj armitaj grupoj, nome MIA kaj poste la AIS, en sia celo por islama ŝtato la GIA serĉis ne nur premi la registaron al koncedoj sed malstabiligi kaj renversi ĝin, por "purigi la landon el nereligiaĵoj".[1] Ties motoo skribita en ĉiuj komunikaĵoj estis: "nek konsento, nek batalpaŭzo, nek dialogo".[1] Tiu grupo deziris krei "atmosferon de ĝenerala nesekureco"[1] kaj uzis homrabadon, murdadon, kaj bombadon, inklude aŭtobombojn kaj celis ne nur sekurecfortojn sed ankaŭ civilulojn.

Inter 1992 kaj 1998, la GIA kondukis violentan kampanjon de civilaj masakroj, foje forbalante tutajn vilaĝojn en sia areo de funkciado, (ĉefe per la masakroj de Bentalha kaj de Rais). Ili atakis kaj mortigis aliajn islamistojn kiuj estis lasintaj la GIA aŭ klopodis negoci kun la registaro. Ili celis ankaŭ eksterlandajn civilulojn loĝantajn en Alĝerio, kaj tiele murdis pli ol 100 eksterlandanojn kaj virojn kaj virinojn en la lando. La grupo establis estadon ekster Alĝerio, en Francio, Belgio, Britio, Italio kaj Usono, kaj lanĉis terorismajn atakojn en Francio fine de 1994.

La "sendisputa ĉefa islamisma forto" en Alĝerio en 1994,[2] ĉirkaŭ 1996 militantoj estis dizertantaj "arege", aliiĝis per sia ekzekutado de civiluloj kaj de islamismaj estroj.[3] En 1999, registara amnestia leĝo motivigis ke grandaj nombroj de ĝihadistoj "pentis". La restaĵoj de GIA men estis forĉasitaj dum ĉirkaŭ la du venontaj jaroj, lasante disigantan grupon nome Salafista Grupo por Preĝado kaj Luktado (GSPC),[4] kiu anoncis sian subtenon por Al-Kaida en Oktobro 2003.[5][6]

La GIA estis kaj estas konsiderata terorisma organizaĵo fare de la registaroj de Alĝerio kaj de Francio. Nun oni pridisputas pri ĝis kiu etendo la grupo estis enfiltrita kaj manipulata de la alĝeriaj sekurecservoj.[7][8][9][10][11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kepel, Jihad, 2002: p.260, 266
  2. Kepel, Jihad, 2002: p. 265
  3. Kepel, Jihad, 2002: p. 265
  4. Hugh Roberts, The Battlefield Algeria, 1988-2002: Studies in a Broken Polity, Verso: London 2003, p. 269: "Hassan Hattab's GSPC which has condemned the GIA's indiscriminate attacks on civilians and, since going it alone, has tended to revert to the classic MIA-AIS strategy of confining its attacks to guerrilla forces",
  5. (5 October 2006) “Al-Qaeda's Far-Reaching New Partner”, Washington Post, p. A01. 
  6. (23a de Oktobro 2003) Algerian group backs al-Qaeda. BBC News.
  7. Saleh, Heba (9a de Februaro 2002). "Antar Zouabri: A violent legacy". BBC News. [1] Alirita la 18an de Decembro 2016.
  8. Ajami, Fouad (27a de Januaro, 2010). "The Furrows of Algeria". New Republic. [2] Alirita la 18an de Decembro 2016.
  9. Schindler, John R. (10a de Julio, 2012). "The Ugly Truth about Algeria". The National Interest. [3] Alirita la 18an de Decembro 2016.
  10. Human Rights Abuses in Algeria: No One is Spared de Andrew Whitley, Human Rights Watch, 1994, p. 54 [4]
  11. Shadow Report on Algeria, To The Committee on the Elimination of Discrimination Against Women, Submitted by: International Women’s Human Rights Law Clinic and Women Living Under Muslim Laws| Januaro, l999| p. 20. noto 27: "Some fundamentalist leaders have attempted to distance themselves from these massacres and claimed that the State was behind them or that they were the work of the State-armed self-defense groups. Some human rights groups have echoed this claim to some extent. Inside Algeria, and particularly among survivors of the communities attacked, the view is sharply different. In many cases, survivors have identified their attackers as the assailants enter the villages unmasked and are often from the locality. In one case, a survivor identified a former elected FIS officials as one of the perpetrators of a massacre. Testimonies Collected by Zazi Sadou." [5] Alirita la 18an de Decembro 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Colin Robinson, In the Spotlight: the Armed Islamic Group, Center for Defense Information, 5a de Februaro 2003
  • Derradji Abder-Rahmane, Concise History of Political Violence in Algeria: Brothers in Faith Enemies in Amrs, Volume no.1 the Edwin Mellen Press, NY, USA, Septembro 2002.
  • Derradji Abder-Rahmane, Concise History of Political Violence in Algeria: Brothers in Faith Enemies in Amrs, Volume no.2 the Edwin Mellen Press, NY, USA, Novembro 2002.
  • GIA Magazine Novembro 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]