Arnedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnedo
Arnedo-general-view.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26580 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 017  (2022) [+]
Loĝdenso 176 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 2° 6′ U (mapo)42.227777777778-2.1Koordinatoj: 42° 14′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 85,4 km² (8 540 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Arnedo
Situo de Arnedo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arnedo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Arnedo [arNEdo] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo kies ĉefurbo ĝi estas, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Arnedo estas etimologie eble komprenebla kiel Sablejo, el la latina arenetum, sableraro, sablejo. Ties ekonomio dependas de fabrikado de ŝuoj.

La municipa teritorio de Arnedo, en la oriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plac-promenejo.

Arnedo estas trafluata de la rivero Cidacos (alfluanto de Ebro) en ties meza fluejo. Arnedo havas tre bonan komunikadon: nome laŭhorloĝe norden laŭ la regiona ŝoseo LR-123, kiu komunikas norde kun El Villar de Arnedo kaj la aŭtovojo AP-68 al Logronjo; laŭ la regiona ŝoseo LR-134 nordoriente kun Calahorra; oriente laŭ la regiona ŝoseo LR-115 al Quel, Autol, Aldeanueva de Ebro kaj la AP-68 al Tudela kaj Zaragozo; kaj laŭ la regiona ŝoseo LR-123 al Villarroya.

Arnedo estas en la depresio nomita Hoya de Arnedo, en kiu venas la rivero Cidacos el Arnedillo iranta al Autol: dekstre estas kruta areo dominita de la roko Isasa (1474 m); kaj maldekstre estas ruĝargilaj muroj (eble tialo de la loknomo), en kiu estas la loĝejoj kaj eĉ kavaĵoj homfaritaj.

Kun 15 015 loĝantoj (INE 2020) Arnedo estas la tria plej loĝata urbo en Rioĥo, de kies ĉefurbo Logronjo distas 48 km.

Norde: Bergasa
Okcidente: Herce Rosa de los vientos.svg Oriente: Quel kaj Autol
Sude: Turruncún

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj historiistoj sugestas, ke lo nomo de Arnedo antaŭromia estus Sadacia aŭ Sidacia, kio estus la origino de la nomo de la rivero Cidacos, kvankam la aktuala loknomo derivis etimologie de la latina termino arenetum, «sablejo», reference al sableca platformo sur kiu kuŝas la nuna urbo.

Cueva de los Cien Pilares (Centpiliera Groto).

Estis setlejoj en San Pedro Mártir kaj Valpineda de Neolitiko, eble de komenca Bronzepoko: oni trovis ŝtonilojn kaj ceramiko. Aliaj kuŝejoj estas de antaŭromia epoko (3000 a.n.e. al 2-a jarcento a.n.e.) sur la montetoj San Miguel kaj El Raposal ŝajne estis de keltiberoj: oni trovis setlejon, fornon kaj restaĵojn de ceramiko.

De romia epoko (de 2-a jarcento a.n.e. ĝis la 5-a jarcento) ne estas skribitaj registroj de Arnedo kaj nur arkeologio. La setlejo estus ĉe la monteto de la kastelo, kie aperis restaĵoj de terra sigillata; tie la romianoj estus havintaj fortikaĵon (bazo de la estonta mezepoka kastelo) kiu estus protektinta gravan komuniknodon de ŝoseoj inter Calahorra kaj Numancia, kaj inter Contrebia Leucade (kuŝejo de Inestrillas, ĉe la baseno de la rivero Alhama) kun Varea, Vareia.

De la epoko de visigotoj oni konservas restaĵojn de rokpreĝejo de la 6-a jarcento ekster la loĝloko, apud la Monaĥejo de Nuestra Señora de Vico, kaj la Cueva de los Cien Pilares (Centpiliera Groto), ĉe la monteto San Miguel, kie estis monaĥejo.

Kastelo.

De la epoko de araboj estas la kastelo, sur impona monteto kontrolanta kaj dominanta kaj la urbon kaj ties limojn. Laŭ la araba geografo Muhammad al-Idrisi, Arnedo estis ĉefurbo de unu el 26 arabaj provincoj de Hispanio en la 8-a jarcento, el kiu oni ludis gravan rolon en la militoj inter islamanoj kaj kristanoj.

La manko de kristana dokumentaro faras la islamanajn kronikojn plej bona informofonto por tiu periodo, en kiu la loko estis konkerita de Sancho Garcés la 1-a inter jaroj 908 kaj 909. En 1264 ĝi estis aligita al la Krono de Kastilio. Post la Milito de la du Petroj, la loko estis donita de la venkinto Henriko la 2-a de Trastamara al la franca nobelo Bertrand du Guesclin, kiu poste vendis ĝin la 24an de Aprilo 1370 al Pedro Fernández de Velasco. La 17an de Aprilo 1379 Johano la 1-a konfirmis la operacion.​

Preĝejo.

En 1388 oni subskribis la nomitan Traktaton de Arnedo inter Francio kaj Kastilio por reciproka defendo. En la 15-a jarcento oni fondis en Arnedo unu de la unuaj ŝparkasoj konataj en la mondo, same kiel la monaĥejo de Vico. En venontaj jarcentoj Filipo la 3-a havigis administraciajn rajtojn, Filipo la 4-a havigis la titolon de urbo (1654), kaj Karolo la 3-a havigis rajton por foiron. En la 19-a jarcento jam estis industrio por tolŝuoj, sapo, tinkturoj, ceramiko, presejo ktp.

En la 1920-aj jaroj la industrio de ŝuoj disvolvis helpindustriojn: kaŭĉo, kartono ktp.; altiris loĝantaron kaj rezultis en konfliktoj inter la laborista movado kaj la subprempolicanoj, ĉefe en okazaĵoj inter 1931 kaj 1932 kiam sendungoj estis reagitaj per striko kaj tio per pafado fare de policanoj, kio okazigis la morton de dek unu personoj kaj pliajn vundojn. Tio rezultis en granda polemiko, aldone al similj okazoj de bataloj inter policanoj kaj kamparanoj en Castilblanco (antaŭe) kaj en Casas Viejas (poste). Tiel Arnedo iĝis simbolo por anarkiistoj kaj maldekstraj respublikanoj dum la 1930-aj jaroj.

La municipo inkludis ekde 1975 la teritorion de iama municipo Turruncún, nun surmonta senhoma loko, kie restas ruinoj inklude tiujn de preĝejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Viko, ĉe la rivero Cidacos.

Kun 15 015 loĝantoj (INE 2020) Arnedo estas la tria plej loĝata urbo en Rioĥo, de kies ĉefurbo Logronjo distas 48 km. Arnedo, pro floranta industrio de ŝuoj, estis la municipo kiu akaparis plej parton de la komarka loĝantaro, kio pliigis ties propran loĝantaron jam ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj speciale ekde la 1970-aj jaroj. En 1900 estis 4 341 loĝantoj, poste oni plialtiĝis iom post iom, kaj aktuale estas 15 000 loĝantoj.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe ĉefe sur la industrio de ŝuoj. Popularaj markoj estas Fluchos, Pitillos, Flossy, Callaghan, Chiruca (Fal), Gorila, ktp. Tiu urbo estis ĉefe ankaŭ en fabrikado de sekureca ŝuaro. Prie estas Asocio de Ŝuindustrio, AICCOR. Arnedo havas ekde 2007 Teknologian Centron de Ŝuo, kiu klopodas plibonigi la konkurencecon kaj aplikas esploradon al la sektoro.

Tiu ekonomio estas komplementata per aliaj kiel vinkeloj (Bodega Cooperativa Nuestra Señora de Vico), kartonoj, transformado de kaŭĉuko, industrio de mebloj, oleproduktado (Trujal 5 valles), vendejoj... La agrikulturo celas ĉefe memkonsumado, sed ĉe zonoj de irigacio (ĉefe ĉe la rivero) ja ili celas la merkaton, ĉefe vitejoj, olivarboj kaj migdalarboj. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas tre diversaj:

  • Cueva de los Cien Pilares (Centpiliera Groto) probable resto de la iama monaĥejo de Sankta Mikaelo, kiu aperas registrita en 1063 en la testamento de Sanĉo Fortún, tiam Senjoro de Arnedo. Apude estas Centro de Etnografia Interpretado de la vivo en kavejoj ĉu kiel loĝejoj ĉu por ekonomiaj celoj (pajlostokejoj, abelujoj, bestokortoj, vinkeloj...) kie pli ol 200 familioj loĝis eĉ ĝis mezo de la 20-a jarcento.
  • La kastelo de Arnedo havis romiajn kaj arabajn epokojn, ludis gravan rolon en kristan-islamaj militoj kaj post abandonado estis reuzita en la 19-a jarcento en la kadro de la Karlismaj Militoj. Inter 2016 kaj 2018 oni plifirmigis kaj restaŭris la vorkon kio ebligis remalfermon al publiko.
Panoramo de Arnedo el la ruinoj de la kastelo
El Robo de los Santos.
  • Estas tri preĝejoj, nome de Sankto Tomaso (elstara okpinta stelvolbo malfrugotika), de sanktaj Kosmaso kaj Damiano (elstara baroka ĉefretablo), kaj de Sankta Eŭlalia (flandraj kupraĵoj kaj barokaj pentraĵoj).
  • Palacoj inter kiuj Palaco de la Ĉefepiskopo Argaiz, aktuala Kulturdomo (biblioteko, ekspoziciejo,...), Palaco Sopranis kaj la Palaco de la Baronino, konata kiel La Casa de Arte (artodomo) por muziko kaj arto.
  • Monaĥejo de Viko je 3 km de la urbo, laŭ ŝosee aŭ laŭ verda vojo ĉe la rivero, gotika de la 16-a jarcento, de cisteraj monaĥinoj.
  • La Pordego de Cinto (Zono) aŭ de Nuestra Señora de las Nieves (Virgulino de la Neĝoj), de iama murego.
  • Museo del Calzado (ŝumuzeo), Teknologia Centro de Ŝuo, ĵusa Centro pri Esplorado de Ŝuo.
  • Muzeo de Naturaj Sciencoj ekspozicias mineralojn, fosiliojn kaj prahistoriajn ilojn de la zono kaj kopiojn de ŝpuroj (iknitoj).
  • Teatro Cervantes el 1922 nomita laŭ arkitekto kaj promocianto Francisco Cervantes Jimeno. En 1999 estis rehabilitita.
  • Festoj, inter kiuj menciindas la festo de la sanktuloj Kosmaso kaj Damiano, en kiu elstaras la tradicia Robo de los Santos (ŝtelo de la sanktuloj), kiu respegulas historian rivalecon kun navaranoj kaj konsistas en forkurado de kvaropo de navaranoj kiuj forkuras portante la figurojn de la sanktuloj, kion malhelpas la lokanoj. En la Novjaro alvenas per malnova buso tradicia "homo kiu havas tiom da nazoj kiom tagojn la jaro". En Sankta Ĵaŭdo estas festeno de rostitaj freŝaj ajloj.

Bildoj de Turruncún[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]