Montara arniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnica montana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
montara arniko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj 'Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Arniko Arnica
Specio: A. napellus
Arnica montana
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vera arniko, montara arnikomonta arniko (Arnica montana), estas plantospecio el la genro arniko ene de la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi bone kreskas en la montaroj de Eǔropo, kie ĝi staras sub naturprotekto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

habito kun tipaj kontraǔstarantaj folioj kaj kapitulo
unu el la ofte 14 ĝis 17 rande starantaj langofloroj
fruktaro kaj akenoj kun papuso
arniko sur sia kreskejo en la Ŝvabia-Frankonia arbaro, kreskante kune kun Dactylorhiza fuchsii

Vegetativaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La vera arniko estas arome odoranta, somerverda, plurjara herba venena planto[1]. Ĝi atingas altecon de 20 ĝis 60 centimetroj. La simpla aǔ malmulte disbranĉitaj tigoj havas triĥomojn. La folioj estas paraj aǔ malofte kontraǔstarantaj. La folioj estas harhavaj.

Generativaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La flortempo estas em meza Eǔropo de majo ĝis aǔgusto. La plej ofte unuope starantaj kapitulaj floraroj havas diametron de ĉ. 4,5 ĝis 8 centimetroj. La bazo de la kapitulo estas harhava. Ili havas malhele flavajn tubetflorojn kaj oranĝflavajn langetflorojn. La aĥeno havas malfajnan papuson.

La kromosomo-nombro estas 2n = 38.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La vera arniko estas hemikriptofito kaj duonrozeta planto kun rizomoj.

La inaj langetfloroj estas oranĝflavaj pro karotinoidoj, luteino kaj ksantofiloj, same la duseksaj tubetfloroj. La floroj odoras arome.

La diasporoj disvastigas sin per la papuso kaj per bestoj. La frukto fariĝas matura de aǔgusto ĝis oktobro.

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

La planto kreskas en la Alpoj, Pireneoj ĝis Balkanio respektive kaj en la nordo ĝis suda Skandinavio kaj Baltio. La vera arniko preferas acidajn kaj malfekundajn paŝtejojn. La planto ne kreskas sur kalkhavaj grundoj. Ĝi ankaŭ kreskas en maldensaj arbaroj en alteco de ĝis 2800 metroj super marnivelo.

Endanĝeriĝo kaj protekto[redakti | redakti fonton]

En Belgio, Luksemburgio, Kroatujo kaj Bosnio kaj Hercegovino Arnica montana estas minacata de pereo, en Nederlando kaj Belorusujo la planto estas rigardata kiel tre endanĝerigata. En Germanujo, Litovujo, Latvujo, Estonujo, Rumanujo kaj en la regiono Kaliningrado (Rusujo) la specio estas rigardata kiel forte minacata. En Germanujo ĝi staras sur la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj sur ŝtupo 3. Kiel „potenciale minacata“ Arnica montana estas rigardata en Norvegujo kaj Danujo.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Arnica montana okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, p. 884. Ekzistas du subspecioj:

  • Arnica montana subsp. montana: ĝiaj kapituloj havas diametron de 5 ĝis 8 centimetroj. La nombro de la involukraj folioj estas 18 ĝis 24.
  • Arnica montana subsp. atlantica A. BOLÒS: ĝiaj kapituloj havas diametron de 4 ĝis 5 centimetroj kaj ĝi havas 11 ĝis 18 involukrajn foliojn. Ĝi hejmas en Portugalio, Hispanio kaj Francio.

Arniko kiel kuracplanto[redakti | redakti fonton]

Enhavosubstancoj kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

struktura formulo de 11α,13-dihidrohelenalino. Kiel enhavosubstanvco en folioj de arniko ĝi estas esterigito ĉe la OH-grupo kun malaltaj grasacidoj, ekzemple kun acetilo-, izobutrirojl-, tiglojl- aǔ izovalerilgrupo.

La floroj de arniko enhavas substancoj kiel eteraj oleoj, flavonoido kaj seskviterpenlaktonoj, kiuj efikas kontraǔ inflamo kaj estas antisepsa. La ĉefa substanco de la oleo el arniko estas 2,5-dimetoksi-p-cimolo. Pro la veneneco de helenalino respektive de dihidrohelenalino tinkturoj el la folioj de arniko oni ne apliku en memkuracado. Ankaǔ tizano el floroj de arniko povas kaǔzi venenigadon.

Aplikado[redakti | redakti fonton]

razeno de nardeto kun arniko

Hodiaǔ arniko estas aplikata de ekstere ĉe reǔmatismaj muskolaj kaj artritaj problemoj.

Plej ofte oni faras (alkoholan) tinkturon.

Arniko en formo de flordrogo („Arnicae flos“)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Wink, Ben-Erik van Wyk, Coralie Wink: Handbuch der giftigen und psychoaktiven Pflanzen, Stuttgart 2008, ISBN 9783804724259

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartwig Abraham, Inge Thinnes: Hexenkraut und Zaubertrank. Unsere Heilpflanzen in Sagen, Aberglauben und Legenden. Freund, Greifenberg 1995, ISBN 3-924733-02-3.
  • Detlef Arens: Sechzig einheimische Wildpflanzen in lebendigen Porträts. DuMont, Köln 1991, ISBN 3-7701-2516-9.
  • Gertrud Scherf: Zauberpflanzen, Hexenkräuter – Magie und Mythos heimischer Wild- und Kulturpflanzen. blv, München 2002, ISBN 3-405-16219-X.
  • Matthias Melzig, Eberhard Teuscher, Ulrike Lindequist: Biogene Arzneimittel. Ein Lehrbuch der Pharmazeutischen Biologie. 6., völlig neu bearbeitete Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2004, ISBN 3-8047-2073-0, S. 192–198.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]