Arnošt Váňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnošt VÁŇA)

Arnošt (Ernesto) VÁŇA (naskiĝis 1909 - mortis la 19-an de marto 1998 en Dudince (Slovakio) estis slovaka esperantisto, forstestro, UEA-delegito pri vegetarismo.

Kiel naŭjara infano li lernis Esperanton kaj konatiĝis kun knabeto Tibor Sekelj. Li membris en UEA de la komencaj 30-aj jaroj, kaj en 1946 li iĝis dumviva membro. En la sama jaro li eldonis propran lernolibron por slovakoj kaj fondis la gazeton Esperantisto Slovaka. Dum jardekoj li organizis somerajn E-lernejojn en Dudince, kie en 1947 li fondis E-kooperativon, aĉetinte tiucele 50-hektaran farmon, konfiskotan de la ŝtato; nelonge antaŭ la morto li rericevis la bienon kaj, malgraŭ grava malsano, klopodis reordigi ĝin por movadaj celoj.

Váňa estis dum jardekoj delegito pri banlokaj aferoj, aŭtomobila turismo kaj vegetarismo. Sindediĉa vegetarano, en 1971 li revivigis kaj dum multaj jaroj prezidis Tutmondan Esperantistan Vegetaranan Asocion kaj redaktis (kun Christopher Fettes) ties organon Esperantista Vegetarano: meritoj, pro kiuj li fariĝis honora prezidanto de TEVA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La internacia lingvo Esperanto (Žilina, 1946. La verko enhavas la gramatikon, legolibron kaj vortaretojn.)