Arnold Hasenöhrl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnold HASENÖHRL)
Arnold Hasenöhrl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1869 (1869-12-01)
Morto nekonata
vdr

Arnold HASENÖHRL [hazenorl] (naskiĝis la 1-an de decembro 1869 en Suceava (Bukovino, nun Rumanujo) estis aŭstrogermana esperantisto kaj pensiigita majoro.

Dum kaj post la unua mondmilito li dum 5 1/2 jaroj estis militkaptito en Turkestano; tie li lernis Esperanton de kapitano J. Überla kaj faris multe por Esperanto ĝis 1920. Alveninte al la naskiĝurbo, li ekagis por Esperanto inter la urbanoj, sed tio igis la homojn dubi je lia sana kompreno, pensigante, ke ĝi suferis dum la longa milito kaj kaptiteco, ĉar eĉ la vorto Esperanto estis tute nekonata. Tamen li gvidis plurajn kursojn, atingis diversajn sukcesojn, de 1923 ankaŭ en Cernauti. Ekde 1921 li estis delegito de UEA.