Saltu al enhavo

Arnold Palmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Palmer
Persona informo
Naskonomo Arnold Daniel Palmer
Naskiĝo 10-an de septembro 1929 (1929-09-10)
en Latrobe
Morto 25-an de septembro 2016 (2016-09-25) (87-jaraĝa)
en Picburgo
Mortokialo kardivaskulsistema malsano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Wake Forest
Greater Latrobe Senior High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Arnold Palmer
Okupo
Okupo golfludisto
arkitekto
piloto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.arnoldpalmer.com/
vdr

Arnold Daniel PALMER (n. la 10-a de septembro 1929 en Latrobe, Pensilvanio - 25-a de septembro 2016 en Pittsburgh, Pensilvanio) estis usona profesia golfludisto. Kune kun Bobby Jones, Jack Nicklaus, kaj Tiger Woods, li estis unu el la plej famaj ludantoj en golfo, konsiderata unu el la plej grandaj ludantoj en la historio pro siaj multaj venkoj en gravaj turniroj tutmonde ekde 1955. Konata kiel La Reĝo (The King), li estis unu el la plej popularaj ludantoj kaj trejnistoj pro esti unu el la unuaj steluloj de la televida epoko, kiu komenciĝis en la 1950-aj jaroj. Li estis parto de la tiel nomataj Grandaj Tri (The Big Three), kune kun Jack Nicklaus kaj Gary Player, kiuj helpis popularigi golfon tra la mondo.

La socia efiko de Palmer sur golfon estis senrivala inter liaj kolegaj profesiuloj; liaj modestaj originoj kaj sincera populareco helpis ŝanĝi la percepton pri golfo de elitista, superklasa ŝatokupo de privataj kluboj al pli popularisma sporto alirebla por la mezaj kaj laboristaj klasoj per publikaj golfejoj. [1] Palmer, Jack Nicklaus kaj Gary Player estis la "Grandaj Tri" de golfo dum la 1960-aj jaroj; ili estas kredititaj pro popularigado kaj komercigo de la sporto tutmonde.

En 1960, li fondis modernan sportmerkatadon kiel la unua atleto kiu gajnis altajn reklamajn enspezojn kune kun alta premimono. Palmer ankaŭ estis konata kiel golfeja dizajnisto.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Reilly, Rick, "Sunday might never be the same", ESPN, June 17, 2013.
  2. World Golf Hall of Fame website

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]