Arnold Rothstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Rothstein
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1882 (1882-01-17)
en Manhatano
Morto 5-an de novembro 1928 (1928-11-05) (46-jaraĝa)
en Ottendorfer Library
Tombo Union Field Cemetery
Ŝtataneco Usono
Subskribo Arnold Rothstein
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Arnold ROTHSTEIN (naskiĝis la 17-an de januaro 1882, mortis la 6-an de novembro 1928), alinomata "la Cerbo", estis usona krimisto, negocisto kaj vetludanto, kiu fariĝis ĉefulo en la jud-usona organizita krimularo de Novjorko.[1] Oni vaste diris, ke Rothstein organizas korupton en profesia atletiko, inkludante konspiron antaŭaranĝi la rezulton de la Monda Serio de Basebalo en 1919. Li estis ankaŭ mentoro de la estonta mafiestro Lucky Luciano.

Laŭ la prikrima verkisto Leo Katcher, Rothstein "transformis la organizitan krimon de brutala aktivado de gangsteroj al granda entrepreno, gvidata kiel firmao, kun si mem je la supro".[1] Laŭ Rich Cohen, Rothstein estis la persono, kiu unue konsciiĝis, ke la Prohibicio estas komerca oportuno, rimedo al grandega riĉeco, kiu "komprenis la verojn pri la frua jarcenta kapitalismo (doni al homoj tion, kion ili deziras) kaj ekdominis ilin".[2] Lia fifameco inspiris plurajn fikciulojn bazitajn sur lia vivo, portretataj en tiamaj kaj postaj noveloj, romanoj, muzikaloj kaj filmoj.

Rothstein rifuzis pagi grandan ŝuldon, kiu rezultis el aranĝita pokerludo, kaj murdiĝis en 1928. Laŭdire li rifuzis diri la nomon de sia pafinto, dirante nur, "Vi faru vian laboron; mi faros la mian" kaj "Mia patrino faris ĝin." Lia kontraŭleĝa imperio estis disigita kaj distribuita inter pluraj aliaj krim-organizoj kaj kondukis parte al la defalo de Tammany Hall kaj la kresko de la reformisto Fiorello La Guardia. Dek jarojn post lia morto, lia frato deklaris, ke la patrimonio de Rothstein estas bankrotinta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Leo Katcher. The Big Bankroll: The Life and Times of Arnold Rothstein. ISBN 978-0306805653.
  2. Rich Cohen. Tough Jews: Fathers, Sons, and Gangster Dreams. ISBN 978-0375705472.