Arnold Sommerfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arnold Johannes Wilhelm Sommerfeld

Sommerfeld1897.gif

Persona informo
Nomo Arnold Johannes Wilhelm Sommerfeld
Dato de naskiĝo 5-a de decembro 1868
Loko de naskiĝo Kaliningrado
Dato de morto 26-a de aprilo 1951
Loko de morto Munkeno
Okupo
Aĝo je morto 82
v  d  r
Information icon.svg

Arnold Johannes Wilhelm Sommerfeld (naskiĝis la 5-an de decembro 1868 en Kaliningrado, mortis la 26-an de aprilo 1951 en Munkeno) estis germana fizikisto

Arnold Sommerfeld naskiĝis en Kaliningrado (iam nomita Königsberg), kie li studis matematikojn. Post la akiro de sia diplomo de doktoro en 1891, li transloĝis al la universitato de Göttingen, kie li ricevis la katedron en 1896. Poste en 1897, li praktikis kiel instruisto de la universitato Clausthal-Zellerfeld, kaj en 1900, kiel instruisto de teĥnika inĝeniero en la universitato de Aachen li disvolvis sian teorion pri la hidrodinamika lubrikado.

La unua laboro de Arnold Sommerfeld sub la superregado de Felix Klein estis impresa laboro sur la matematika teorio de la difrakto, lia laboro pri ĉi tiu temo enhavas gravan teorion de diferencialaj ekvacioj. Aliaj gravaj laboroj temis pri la studo de la disvatigo de elektromagnetaj ondoj en kabloj, kaj pri la studo de la kampo produktita de elektrono en movado.

En 1906 li iĝis instruisto de fiziko en la universitato de Munkeno, kie fine li laboris dum 32 jaroj. Ĉi tie li havis kontakton kun la teorio de la relativeco de Alberto Ejnŝtejno, kiu ankoraŭ ne estis akceptita komune. Liaj matematikaj kontribuoj al la teorio helpis ke la plej skeptikaj scienculoj ĝin akceptis. Li poste iĝis unu el fondintoj de la kvantuma meĥaniko, kaj multaj da liaj disĉiploj fariĝis famaj: la plej konataj estas Werner Heisenberg kaj Wolfgang Pauli, dum Peter Debye estis la plej rimarkinda al okuloj de Sommerfeld.

Ekde 1906, li laboris pri la atoma spektro; li studis la hipotezon, laŭ kiu la ikso-radioj estis ondoj, kaj li pruvis ĝin uzante kristalojn kiel tridimensiajn fendojn de difrakto.

Ia laboro de Arnold Sommerfeld estis ŝanĝi la cirklajn orbitojn de la atomo de Niels Bohr al elipsaj orbitoj; li ankaŭ enkondukis la magnetan kvantuman numeron (m), kaj en 1916 la orbitalan kvantuman nombron (l).

En 1919, li enkondukis la konstanton de maldika strukturo.

En 1927, li aplikis la statistikon de Fermi-Dirac al la modelo de Paul Drude pri la elektronoj en metaloj.

Sommerfeld mortis en 1951 en Munkeno, pro la vundoj de trafiko-akcidento.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

La Sommerfeld-a ekspansio estas lia metodo, kiu proksimumas integralojn uzatajn en statistika kaj solid-stata fiziko.

En lia honoro, estis baptita Sommerfeld iu kratero de la Luno sur ties flanko ne videbla de la Tero.

En 1930 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo legita de http://eo.encydia/es/Arnold_Sommerfeld