Saltu al enhavo

Arnoldo Mondadori Editore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnoldo Mondadori Editore
Arnoldo Mondadori Editore S.p.A.
libroeldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1907 - nuntempe/nekonata
Jura formo società per azioni
Fondintoj Arnoldo Mondadori vd
Sidejo Mondadori headquarters
Lando Italio
Posedata de Fininvest Redakti la valoron en Wikidata vd
filiaj kompanioj Rizzoli International Publications • Fabbri Editori • Frassinelli vd
Partoprenanta Mondadori vd
Posedataj kompanioj ANobii • Giulio Einaudi Editore • Mondadori France • AlterVista • Club degli Editori • Edizioni Piemme • Frassinelli • Fabbri Editori • Interno Giallo • La Nuova Italia • Le Monnier • Rizzoli Lizard • Sansoni • Sperling & Kupfer • Rizzoli Bookstore • Electa • Euroclub • FilmTv.it • Mondadori Education • Rizzoli Education • Rizzoli • Mondadori vd
TTT Oficiala retejo
v • d • r

Arnoldo Mondadori Editore SpA (itallingva prononco [arˈnɔldo mondaˈdoːri ediˈtoːre]) estas eldonejo en Italio [1]

Ĝi estas la plej granda libroeldonejo en Italio. La grupo, konsistanta el ĉirkaŭ 50 kompanioj, havas sian ĉefsidejon en Milano kaj estis fondita en 1907 de Arnoldo Mondadori.

La eldongrupo ĉefe konsistas el la komercaj areoj de libroj, revuoj, reklamado, presado kaj podetala komerco, same kiel la du pli malgrandaj dividaĵoj de rekta merkatado kaj radio.

Mondadori eldonas librojn kaj gazetojn (presitajn kaj ciferecajn) en Italio kaj aliaj mondopartoj, havas ampleksan ĉenon de vendejoj, kiu funkcias laŭ franĉizmodelo, havas reklaman koncesion en komuna entrepreno kun Publitalia 80 (televida reklama kompanio de la Mediaset -grupo, kiu siavice estas ankaŭ posedata de la familio Berlusconi) kaj posedas 20% de Monradio srl, la kompanio, kiu kontrolas la stacion Radio 101.

La ĉefaj konkurantoj de Mondadori en la itala libromerkato estas Gems, Giunti kaj Feltrinelli, dum en la revumerkato estas Cairo Communication, Universo kaj RCS MediaGroup.

La ĉefsidejo de Mondadori en Segrate, desegnita de la arkitekto Oscar Niemeyer
Librovendejo Mondadori en Areco

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Milliot, Jim (25 August 2017). "The World's 54 Largest Publishers, 2017". Publishers Weekly. Retrieved 29 July 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]