Arnolt Schlick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnolt Schlick
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Heidelberg
Morto 1-an de januaro 1525 (1525-01-01) (65-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • organ expert
vdr

Arnolt Schlick (ankaŭ Arnold; * antaŭ 1460 supozeble en Heidelberg; † post 1521 supozeble en Heidelberg) estis orgenisto, komponisto kaj ekspertizisto. Li verkis la unuan traktaĵon pri konstruado, agordado kaj ludo de orgenoj. Schlick estis blinda, tamen supozeble ne ekde naskiĝo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La unua atesto el la vivo de Schlicks estas geedzodokumento, konceptita supozeble en 1482. En la jaro 1486 li ludis okaze de la kronado de Maksimiliano la 1-a en Frankfurto kiel imperiestro, li ofte troveblis sur la diversaj kortegoj de Eŭropo kaj eble ankaŭ dum la imperiestra kronado de Karlo la 5-a en 1520 li partoprenis kiel orgenisto, je kio lia priskribo de la evento enhavas neklarecojn. Ekde almenaŭ 1509 li estis dumvive dungata kiel orgenisto ĉe la elektoprinca Palatinata kortego en Heidelberg. Kiel pruvo por la graveco de lia orgenista agado servu la aserto de lia samnoma filo Arnolt Schlick, li ludis multajn Jarojn antauw Imperiestroy kay Reghoy, Elektoprincoy, Princoy, Sakralay kay Profanay Regantoy (antaŭparolo de la Tabulaturen).

Schlick estis demandata orgenekspertizisto kaj interalie ekspertizis la orgenojn en la katedraloj de Speyer kaj Straßburg.

Al la konataro de Schlick apartenis Paul Hofhaimer kaj Sebastian Virdung.

Efektoj[redakti | redakti fonton]

Schlick publikis en 1511 la faklibron Spiegel der Orgelmacher und Organisten. En tiu ĉi verko li pritraktas aspektojn de la orgenkonstruado, ekz. mezuron, tubomaterialon, balgojn, ventkestojn, starigloko samkiel ĝusta dato kaj maniero de la agordo de orgenoj, je kio li ne priskribas la tiam kutima meztonan agordon, sed agordon malsamŝveban agordon orientitan je la praktiko, simile al la agordoj de Andreas Werckmeister 170 jarojn poste.

La konservitaj komponaĵoj de Schlick montras muzikan kaj formalan originalecon. Ekzemple troviĝas inter ili dekvoĉa orgenaĵo kaj kanonoj kun samtempe komencaj kontrapunktaj voĉoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Spiegel der Orgelmacher und Organisten, allen Stiften und Kirchen, so Orgeln halten oder machen lassen, hochnützlich, Speyer 1511; faksimilo kun transigo en la modernan Germanan, eldonata de Paul Smets, Mainz 1959
  • Tabulaturen etlicher lobgesang vnd lidlein vff die orgeln vn lauten, Mainz 1512
  • 8 versoj pri Gaude dei genitrix, 1 biciniumo Ascendo ad patrem meum kaj dekvoĉa Ascendo ad patrem meum, Triento, Archivio di Stato, Sezione tedesca n-ro. 105; moderna eldono en Hommage à l'Empereur Charles-Quint, eldonata de M.S. Kastner, Barcelono 1954