Bad Kissingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnshausen)
Bad Kissingen
Blazono
Bad Kissingen (Germanio)
Bad Kissingen (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio • location with peat baths
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Bad Kissingen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0971
Poŝtkodo 97688
Aŭtomobila kodo KG
Oficiala Municipokodo 09672114
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Kay Blankenburg
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 23037 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 10° 4′ O (mapo)50.210.066666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 10° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 69,42 km²
Oficiala retejo https://www.badkissingen.de/
vdr

Bad Kissingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Bad Kissingen kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. La urbo situas borde de la rivero Fränkische Saale, alfluanto de la rivero Majno (ne miksenda kun la pli norda kaj pli granda rivero Saale, alfluanto de la rivero Elbo). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 23 037 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kissingen, sub la nomo Kizziche jam en la 9-a jarcento aperinte, estis ĝis 1291 posedaĵo de la grafoj de Henneberg, el kiuj branĉo nomiĝis laŭ la proksime de Kissingen situanta Burgo Bodenlaube. En 1394 aĉetis la tuton la ekleziuloj de Würzburg - kaj la regiono iĝis bavara la unuan fojon.

La 10-an de julio 1866 okazis surloke sanga batalo inter la armeoj de la Reĝlandoj Bavario kaj Prusio. Memore al la falintaj bavaroj apud la preĝeja korto konstruiĝis honora monumento. La 13-an de julio 1874 la frenezulo Kullman atencis la princon Bismarck, kion memoras bronza statuo de la princo en la proksimeco de la salkolekta muro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Bad Kissingen en 2013 mortis la instruisto kaj esperantisto Hermann Behrmann, kiu fondis la libroeldonejon kaj libroservon Esperanto-Centro Paderborn.