Allier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arondismentoj de Allier)
Allier
Insigno de Allier
Situo de Allier
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 03
Prefektejo Moulins
Subprefektejoj Montluçon
Vichy
Prezidanto de la
departementa konsilio
Claude Riboulet (UDI, ekde 2017,[1]
reelektita en 2021)
Prefekto Valérie Hatsch (ekde marto 2022)
Statistikaĵoj
Loĝantaro 334 872 (2021)
Areo 7 340 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 11
Komunumoj 317
vdr

Allier [alje] estas departemento la plej norde situanta el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km2 kaj havas 343 431 loĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier, kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins. La departemento enhavas 317 komunumojn.

La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.

Kelkaj vidindaĵoj: Moulins kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy, kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]