Árpád Élő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arpad Elo)
Árpád Élő
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1903 (1903-08-25)
en Pápa
Morto 5-an de novembro 1992 (1992-11-05) (89-jaraĝa)
en Milvokio
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato de Ĉikago
Okupo
Okupo ŝakisto • fizikisto • akademiulo • universitata instruisto • inventisto • statistikisto
vdr

Árpád Élő, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Élő Árpád Imre estis hungardevena-usonana ŝakisto, profesoro, fizikisto. Internacie li estis konata Arpad Emrick Elo aŭ pli simple Arpad Elo. Li estas la kreinto de la Elo-nombro por kelkaj sportludoj kiel ekzemple ŝako.

Árpád Élő [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1903 en Hungara reĝlando en Egyházaskesző. Li mortis la 5-an de novembro 1992 en Viskonsino en Brookfield.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La plena familio de Élő migris al Usono en 1913. Árpád Élő akiris fizikistan diplomon en Ĉikago en 1926. Post siaj studoj li instruis en universitato en Milvokio. Post jaroj li estis nomumita universitata profesoro.

Li aĝis dek, kiam li lernis ŝakludon. Inter 1935 kaj 1965 li estis naŭfoje ĉampiono de Viskonsino. Tiutempe li havis signifajn postenojn de usonaj ŝakludistoj. Li iĝis tutmonde konata pro kreado de Elo-nombro, kiu estis nova sistemo de ŝaka rangigosistemo. La Usono-Ŝako-Federacio profitis ĝin ekde 1960. La FIDE en 1970 adoptis la Elo-nombron.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Rating of Chessplayers, Past and Present (1978)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Elo-nombro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]