Arpeĝono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arpeĝono (laŭ la italdevena vorto en la germana Arpeggione; ilustraĵo sub Ligoj eksteren) arĉinstrumento, kiun inventis en la jaro 1823 la viena violonkonstruisto Johann Georg Stauffer (naskiĝinta la 26-an de januaro 1776; mortinta la 24-an de januaro 1853). Ĝi unuigas en si karakterizaĵojn de gitaro (korpoformo sen superstara rando kun ebena fundo, metalfretoj, ses kordoj en la agordo E-A-d-g-b-e') same kiel de violonĉelo (kordolongeco, pontoalto, ludoteniĝo, arĉkondukado, volbita tegmento). La baza ideo konsistis en tio, ligi la konstruprincipojn de gitaro kun la esprimeblecoj kaj dinamikaj kvalitoj de arĉita tono. Samtempe kun J. G. Stauffer ankaŭ Peter Teufelsdorfer konstruis en Peŝto similan instrumenton, la arĉgitaron (guitarre d'amour).[1][2]

Muzika uzado[redakti | redakti fonton]

La arpeĝono certe estus enirinta forgeson kiel strangaĵo, se Franz Schubert (1797–1828) ne estus komponinta sian sonaton por arpeĝono kaj piano en a-minoro, kiu ankoraŭ sufiĉe ofte estas prezentata, je kio la parton de arpeĝono plej ofte tranprenas violonĉelo, pli malofte vjologitaro. En plej nova tempo muzikistoj kiel Gerhart Darmstadt kaj Nicolas Deletaille okupiĝis serioze pri ĉi tiu instrumento, kaj ekestis multaj novaj komponaĵoj por ĝi.

Arpeĝono troviĝas en la stoko de la muzikinstrumenta muzeo je Berlino. Por denova surmuzikado ekestis kopikonstruaĵo por ekzercoceloj[3]. Por la verŝajne ununura surdiskigo de la sonato por arpeĝono kaj piano en a-minoro de Franz Schubert per arpeĝono (CD: Der Arpeggione. Cavalli Records CCD 242) Gerhart Darmstadt uzis ĉi tiun kopiaĵon.

Ekzistas almenaŭ unu plia sonregistraĵo de la ŝuberta arpeĝonsonato sur laŭkonstruita: kun Nicolas Deletaille kaj Paul Badura-Skoda. Ĝi aperis en 2007 ĉe diskeldonejo Fuga Libera, ASIN: B00103E53Y.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • CD: Der Arpeggione. Cavalli Records CCD 242 (Gerhart Darmstadt, arpeĝono, Egino Klepper: prapiano, Björn Colell: romantisma gitaro. Verkoj de Franz Schubert, Ludwig van Beethoven, Louis Spohr, Bernhard Romberg, Fréderic Burgmüller)
  • CD: Franz Schubert: sonato por arpeĝono kaj piano D821 / arĉkvinteto D956. Fuga Libera, ASIN: B00103E53Y. Nicolas Deletaille (arpeĝono) kaj Paul Badura Skoda (piano).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Disputo pri la aŭtoreco
  2. http://stringedinstrumentdatabase.aornis.com/datumbazo/ Datumbazo de kordinstrumentoj.
  3. Thomas Schiegnitz: Der Arpeggione des Musikinstrumenten-Museums – Wiederspielbarmachung durch einen Nachbau. Jahrbuch des Staatlichen Instituts für Musikforschung Preußischer Kulturbesitz. Eldonejo J. B. Metzler, Stutgarto 2001, p. 282. Reta versio, legita la 3-an de novembro 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]