Arrabalde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arrabalde
Vista de Arrabalde.jpg
Administrado
Poŝtkodo 49699 [+]
Demografio
Loĝantaro 218  (2022) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 5° 54′ U (mapo)42.107777777778-5.8952777777778Koordinatoj: 42° 6′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 774 m [+]
Areo 15,77 km² (1 577 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Arrabalde
Situo de Arrabalde

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arrabalde [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Arrabalde estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Arrabalde estas etimologie tradukebla al Kvartalo, nome aludo al rilato inter domaroj en epoko de reloĝado.

Preĝejo.
Dolmeno Casetón de los Moros.
Peco de la trezoro. Muzeo de Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 218 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 90 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas dolmeno kaj loĝloko de asturoj, kiel atestantoj de prahistoria loĝado: oni trovis du trezorojn de juveloj el oro kaj arĝento de antaŭromia epoko; en Mezepoko okazis reloĝado.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]