Verdadorsa aremonopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arremonops chloronotus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdadorsa aremonopso
Verdadorsa aremonopso
Verdadorsa aremonopso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremonops
Specio: A. chloronotus
Arremonops chloronotus
(Salvin, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdadorsa aremonopso (Arremonops chloronotus) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonopsoj, kiu enhavas nur kvar speciojn.

Tiu ĉi troviĝas en Belizo, Gvatemalo, Honduro kaj suda Meksiko (Tabasco kaj Chiapas). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj; ĉefe en arbarbordoj aŭ eĉ terkultivejoj de varma kaj humida klimato, malofte en densa interno de arbaro.

Tiu emberizedo estas ĉirkaŭ 14 cm longa. Ĝi distingiĝas ĉar ĝi havas du malhelgrizajn al nigrecajn striojn ambaŭflanke de la krono kaj alian traokulan, dum la kronostrio kaj la vizaĝo estas grizaj. La dorso, flugiloj kaj la vosto estas olivverdecaj (kio nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj la latina scienca nomo). La gorĝo estas kontraste kun la griza kapo ege blanka. La resto de la korpo estas oliveca krom la subaj partoj helgrizaj kaj la beko konusforma, fortika kaj tre dika ĉebaze. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]