Saltu al enhavo

Arrietty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arrietty
animea filmo • movbilda filmo
Originala titolo Arrietty
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 2010
Daŭro 95 minutoj
Kameraado Atsuŝi Okui
Reĝisoro(j) Hiromasa Jonebajaŝi
Produktisto(j) Toŝio Suzuki • Mijazaki Hajao
Scenaro Mijazaki Hajao • Keiko Niŭa
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Cécile Corbel
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Japana Akademia Premio por animacio de la aaro
IMDb
vdr

Arrietty estas japana animacia filmo de la ĝenro animeo teknike kaj el la ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo enhave, kiu aperis en 2010. Ĝi estis reĝisorita de Hiromasa Jonebajaŝi (en transliterigo Hepburn Hiromasa Yonebayashi) kaj produktita de Studio Ghibli. La fantasta, porinfana filmo estas bazita sur romano The Borrowers (la "luprenantoj") el 1952 de Mary Norton, brita verkistino de infanlibroj, pri familio de etaj homoj altaj proksimume 10 centimetroj, kiuj vivas sekrete en la muroj kaj plankoj de tipa familia loĝejo, "pruntante" etajn aferojn de homoj por pluvivi.

Voĉaktoroj de la originala versio estis Mirai Ŝida, Rjūnosuke Kamiki, Tatsuja Fuĝiŭara, Saoirse Ronan, Bridgit Mendler, Tom Holland, David Henrie, Ŝinobu Ōtake, Olivia Colman, Amy Poehler, Keiko Takeŝita, Phyllida Law, Luke Allen-Gale, Moisés Arias, Tomokazu Miura, Mark Strong, Will Arnett, Kirin Kiki, Geraldine McEwan kaj Carol Burnett.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]