Arrival (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alveno
Arrival 2016 Film.png
Originala titolo Arrival
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 nov. 2016, 10 nov. 2016, 24 nov. 2016
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro Sciencficio
Kameraado Bradford Young
Reĝisoro(j) Eric Heisserer '''Bazita sur: ''Story of Your Life'' de Ted Chiang
Produktisto(j) Shawn Levy
Dan Levine
Aaron Ryder
David Linde
Scenaro Eric Heisserer · Ted Chiang
Muziko Jóhann Jóhannsson
Ĉefrolantoj Amy Adams
Jeremy Renner
Forest Whitaker
Michael Stuhlbarg
Produkto Paramount Pictures
Distribuo Lava Bear Films, 21 Laps Entertainment, FilmNation Entertainment
IMDb
Information icon.svg
vdr

Alveno (eo : alveno) estas usona sciencfikcia filmo de 2016, direktita fare de Denis Villeneuve kies centra temo estas komunikado kaj pri la kerna rolo kiun ludas lingvo kaj politike kaj en niaj personaj rilatoj[1], kiel unua armilo en batalo [1][2]. La filmo aperis la 1-an septembro, premieris en konkurso ĉe la Festivalo de Venecio[3] kaj estis ankaŭ selektita por la internacia filma festivalo de Toronto 2016[4]. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn ĉefe pro ĝia etoso, inteligenta sciencfikcia rakontado kaj la performado de Amy Adams, unu el la rolantoj kies heroeco ne venas de kruda forto aŭ specialajn povojn, sed de ŝia kuraĝo, komunikado, inteligenteco, senpartieco kaj aŭtenta deziro rigardi ion el aliaj vidpunktoj[1]. Pluraj publikaĵoj deklaris ĝin la plej bona filmo de la jaro 2016 kaj laŭ la usona filminstituto ĝi estis unu el la dek plej bonaj filmoj en tiu jaro.

Rakonto pri lingva komunikado[redakti | redakti fonton]

Kiam misteraj kosmoŝipoj malsupreniras en dek du lokoj sur la tero oni en ĉiu loko provas fari kontakton kun la eksterteranoj[5]. En Usono oni petis al lingvisto Louise Banks malkriptigi la lingvon de la eksterteranoj. Kiam kreskis malamikeco inter la landoj kie la kosmoŝipoj surteriĝis, la skipo serĉas respondojn en vetkuro kontraŭ la tempo.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Produktado[redakti | redakti fonton]

La filmo komenciĝis la 7-an de junio 2015 en Montrealo, Kebekio, Kanado[6]. La 15-an de junio 2016 la origina titolo Rakonto de via vivo estis ŝanĝita en Arrival (eo : Alveno)[7].

Muziko[redakti | redakti fonton]

Deutsche Grammophon eldonis la oficialan muziktrakon la 11-an de novembro 2016. La tuta albumo estis komponita de Jóhann Jóhannsson. Jóhannsson estis nomumita por la Oskaro por plej bona originala muziko en 2017, sed finfine li ne gajnis la premion.

Traka listo[redakti | redakti fonton]

Ne. Titolo Daŭro
1. "Arrival" 2:51
2. "Heptapod B" 3:42
3. "Sapir-Whorf" 1:17
4. "Hydraulic Lift" 3:32
5. "First Encounter" 4:50
6. "Transmutation at a distance" 1:35
7. "Around the Clock News" 1:35
8. "Xenolinguistics" 3:29
9. "Ultimatium" 1:52
10. "Principle of Least Time" 1:20
11. "Hazmat" 4:49
12. "Hammers and Nails" 2:32
13. "Xenoanthropology" 3:08
14. "Non-Zero-Sum Game" 4:18
15. "Properties of Explosive Materials" 3:31
16. "Escalation" 2:02
17. "Decyphering" 2:05
18. "One of Twelve" 3:09
19. "Rise" 1:47
20. "Kangaru" 2:56
Totala longo: 56:20

Filmo sur HD, DVD kaj BLU-RAJ[redakti | redakti fonton]

Arrival estis eldonita kiel cifereca reta distribuaĵo la 31-an januaro 2017 kaj kiel DVD kaj Blu-radia disko la 14-an februaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arrival en Interreta filma datumbazo angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi traduko estas preskaŭ komplete bazita sur la samtitola artikolo en la anglalingva vikipedio, versio de la 12-a julio 2017.

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Aimee Dansereau, The Movie Arrival is a Sci-fi Metaphor for Communication and Language in Relationships, She-Fi, la 24-a novembro 2016.
  2. (angla) Sarah Bond, What 'Arrival' Can Teach Us About Emotion, Language And Public Regret, Forbes, 23-a novembro 2016.
  3. (angla) Venice film festival 2016: full line-up, The Guardian, la 28-a julio 2016
  4. (angla) Toronto To Open With ‘The Magnificent Seven’; ‘La La Land’, ‘Deepwater Horizon’ Among Galas & Presentations, Deadline.com, 26-a julio 2016
  5. Noto : Kvankam la filmo temas pri eksterteranoj, la filmo Arrival estas filmo por spektantaro kiu ne ŝatas filmojn pri eksterteranoj. Fonto : Lansky, Sam (10-a novembro 2016). "In "Arrival", Amy Adams Takes a Listening Tour of the Universe"Time.
  6. (angla) Amy Adams, Jennifer Garner spotted in Montreal as Hollywood filming heats up, Montreal Gazette, 7-a juni 2015
  7. (angla) Denis Villeneuve’s ‘Story Of Your Life’ Retitled ‘Arrival’; Opens In The U.S. & U.K. This Fall, The Playlist, 15-a junio 2016