Arroyomolinos (Madrida regiono)
| Arroyomolinos | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 28939 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Andrés Martínez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 38 075 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 843 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 16′ N, 3° 55′ U (mapo)40.269166666667-3.92Koordinatoj: 40° 16′ N, 3° 55′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 674 m [+] | ||
| Areo | 20,66 km² (2 066 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||


Arroyomolinos estas municipo sude de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi troviĝas proksime al la rivero Gvadaramo je 29 kilometroj de la ĉefurbo Madrido. La urbeto dividiĝas en tri kvartalojn, dividitaj inter si pere de la rojoj kaj ĝiaj respektivaj parkoj. En la sudo situas la historia urboparto kaj la unuaj domaroj.
Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 38 075 loĝantoj sur areo de 20,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 843 loĝantoj/km².
Arroyomolinos signifas en la hispana "rojo de la muelejoj".
Laŭ kelkaj fontoj, Arroyomolinos estis fondita dum la muzulmana invado, kaj pli malfrue estis konkerita de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio dum la rekonkerado de Toledo (1085). Tiame, la loko estis konata kiel Chozas del Arroyo.



