Artúr Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Bárdos
Persona informo
Bárdos Artúr
Naskonomo Bárdos Henrik Arthur
Naskiĝo 2-an de aprilo 1882 (1882-04-02)
en Budapeŝto
Morto 10-an de aŭgusto 1974 (1974-08-10) (92-jaraĝa)
en Bufalo
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoscenaristoverkistotradukistoteatra reĝisoro • reĝisoro • artokritikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo teatrofilmoliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artúr Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Artúr estis hungara reĝisoro, poeto, teatrestro, ĵurnalisto, tradukisto, framasono. Lia filo estis Tamás Bárdos.

Artúr Bárdos [1] Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de aprilo 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aŭgusto 1974 en Usono en Bufalo.

Memortabulo pri Artúr Bárdos
Artúr Bárdos

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Bárdos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1905. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1901 li estis ĵurnalisto, baldaŭ redaktoro, sed tiam li ankaŭ debutis kiel poeto. En 1910 li aliĝis al la framasonoj. Tiutempe li faris ĉion, kio koncernas la teatran vivon, liaj kontribuoj aperis eĉ en Nyugat. Inter 1926 kaj 1930 li vivis en Berlino, li apartenis al la loka teatra vivo. Hejmenveninta li denove estis signifa figuro kun sukcesoj. Li fondis aŭ gvidis teatrojn en Budapeŝto. En 1936 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto, tamen post 2 jaroj pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis forigita el la postenoj. En 1948 li estis nomumita privata profesoro, tamen jam en la sama jaro li migris al Usono. Li apartenis al stabo de Voĉo de Ameriko kaj Radio Libera Eŭropo. En 1967 aperis lia lasta poemlibro. Li estis entombigita en Budapeŝto.

Artúr Bárdos en la 1910-aj jaroj

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Két ösvény (1903) - poemoj
  • M. Maeterlinck: Aglavaine és Sélysette (1911) - tradukita dramo
  • J. Sarment: Az árnyhalász (1923) - tradukita dramo
  • Uralkodók és komédiások (1936)
  • A színház műhelytitkai (1943)
  • Alkonyat (1967) - poemoj

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto (1992; 2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]