Artúr Lakner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Lakner
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1893 (1893-04-07)
en Zvolen
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (50-jaraĝa)
en Germanio
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Artúr Lakner
Familio
Infanoj Lakner Lívia vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoroverkistoscenaristo • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artúr Lakner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakner Artúr estis hungara dramaturgo, verkisto, scenaristo, reĝisoro, teatrestro.

Artúr Lakner [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1893 en Hungara reĝlando en Zólyom (nuntempa Zvolen en Slovakio), li mortis en 1944 en Nazia Germanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Lakner devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito, en 1916 li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. Post la mondomilito li estis dramaturgo en produktejo de filmoj, poste samloke li havis signifan postenon. Inter 1925 kaj 1937 li gvidis gravajn kinejojn en Budapeŝto, poste li fondis reklaman firmaon. Ekde 1926 li aranĝis teatraĵojn kun infanaj aktoroj komence en kinejo, poste jam en teatrejo, li mem estis reĝisoro, scenaristo. En 1935 li respondecis pri la unua filmo, en kiu jam estis voĉoaktoroj. En 1944 li estis trudlaboristo en la nazia Germanio, kie li perdiĝis.

Li ricevis premion en 1934. Jen kelkaj infanaj aktoroj, kiuj debutis en teatraĵoj de Lakner: Adrienn Arányi, Zsuzsa Barlay, Violetta Ferrari, Erzsi Galambos, Tibor Kalmár, Árpád Kishegyi, Gabriella Lakatos, Lucy Igaz, Ferenc Pataki (kalkulisto), Iván Ruttkai, Éva Ruttkai, Ottó Ruttkai, Hédi Zsolnai.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jégkirály Kincse - muzika teatraĵo por infanoj
  • Füllentő Péter (1932) - dramo
  • Édes mostoha (1933) dramo kaj romano, filmo en 1935

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]