Artúr Somlay
Aspekto
Artúr Somlay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1883 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de novembro 1951 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 33-1-50/a |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Júlia Somlay (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmreĝisoro scenaristo pedagogo filmaktoro |
Artúr Somlay [ŝomlai], hungare Somlay Artúr, Esperante Arturo Somlay estis hungara aktoro kaj pedagogo.
Artúr Somlay naskiĝis, kiel Schneider Artúr la 28-an de februaro 1883, Budapeŝto - mortis la 10-an de novembro 1951, Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Artúr Somlay frekventis aktoran lernejon en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1900. Li aliĝis al diversaj trupoj, sed longe li estis ano de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1908–1921. Li fondis ankaŭ propran teatran trupon kaj rolis ankaŭ en Transilvanio. Inter 1948-1950 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj en 1951. Li strebis kontraŭ la deportadoj en la 1950-aj jaroj, fine pro tio li estis sinmortiganto.
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 47 filmoj inter 1912-1954, ekzemple Ma és holnap (Hodiaŭ kaj morgaŭ), 1912; Printempo de morto (filmo), 1939; Egy asszony visszanéz (Virino rerigardas), 1942; Szerelmi láz (Amora febro), 1943; En Eŭropo ie, 1947; Én és a nagyapám (Mi kaj mia avo), 1954
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto, Reĝo Lear; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk)
- en 1908 li verkis dramon
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto