Artúr Vágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artúr Vágó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Artúr estis hungara inĝeniero, profesoro.

Artúr Vágó [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de novembro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Vágó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknika Universitato palatino József, sed en 1916 li soldatiĝis. En la sekva jaro li falis en militkaptiteco en la Rusa Imperio, li povis hejmenveni nur en 1921. Pro financaj problemoj li laboris jaron en uzino, poste li daŭris la lernadon akirinta diplomon en 1925. Li eklaboris en fabriko, kie li okupiĝis pri telefoncentraloj. En 1950 li eklaboris en telekomunikada instituto, samtempe li instruis en teknika altlernejo. En la sekva jaro li estis nomumita katedrestro en la menciita universitato. Li estis dekano inter 1951 kaj 1954. En tiu periodo la menciita altlernejo estis integrita al la universitato. Li akiris sciencan gradon CSc (kandidatiĝo) en 1952. Li ricevis memormedalon en 1968.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Helyközi távbeszélő központok (1953)
  • Távbeszélőtechnika (1954)
  • Telefonalközpontok (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.