Art brut (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Art brut (kruda arto) estas en arto termino kiu estas plejofte uzata por diversaj artaĵoj de plejparte memlernintaj artistoj, kiuj ignoras aŭ malakceptas la regulojn de la tradicia arta mondo kaj pli aŭ malpli obsedate sekvas ilian propran dezajnon kaj temaron. Iuj art brut-artistoj suferis pro mensaj malordoj, restadis en psikiatraj malsanulejoj aŭ malliberejoj. Tial oni parolas ankaŭ pri Outsider Art (eksterula arto). Konata reprezentanto en Ĉeĥujo estas la handikapulo Ota Prouza.

Art Brut kaj Outsider art[redakti | redakti fonton]

La termino Art Brut (kruda arto), kreita de la franca artisto Jean Dubuffet (1901-1985), signifas "senprecedencan" artan kreon ekstere de la arta aŭ kultura edukado, libera de akademiismo kaj de la arta merkato. Ĝi estas arto kiu ofte ekestas el ekzistadisma neceso, sendepende de iuj estetikaj aŭ formalaj kriterioj. Art Brut ne estas stila koncepto, kvankam iuj komunaj ecoj oftege troveblas[1].

En rilato kun Art Brut Roger Cardinal uzis en 1972 por la unua fojo la terminon Outsider Art (Eksterula Arto), en sia verko “Cultural Conditioning, Outsider Art” (Kultura Prepariteco, Eksterula Arto). Ambaŭ konceptoj temas pri la sama afero.

"Eksterula arto staras en antagonisma rilato al la kulturo. Tiuj artistoj restas fundamente malsociaj homoj, kaj en rilato al sia ĉirkaŭaĵo kaj rilate al sia kultura kunteksto". Eksterula arto generas tiele fortan fluon de novaj mondoj, kiuj ekestas el la homo kaj la materio. Ĝia lingvo estas tiu de la subversiveco, ribelo de la individuo kaj la malcedemo de la materio.

La el la angla derivita esprimo havas tamen pli larĝan sencon kaj povas esti uzata foje por ĉio kio ne kongruas kun la establita arta mondo sendepende de plua kunteksto.

Karakterize por tiu artoformo estas ĝiaj aŭtentikeco, sincereco kaj vereco, ĉar art-brut-artistoj faras honestan artan esprimon. Tamen tiuj artistoj ne konscias kiom ilia arto malsimilas kompare al la ĉeftendenca kulturo (angle: mainstream).

Ekspozicioj kaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

La famo de la unua generacio de Art brut-artistoj estigis kreskantan intereson pri eksterula arto. En multaj malsanulejoj arto-terapio estas nun akceptita traktadometodo. Ĝia kreskanta akceptado gvidis al kresko de prezentoj de eksterul-arto en art-galerioj kaj muzeoj kiel ekzemple en Lillo (Francio) en la Musée d'Art Moderne (LAM, muzeo de moderna arto) estas tutgranda spaco dediĉita al verkoj de kaj forpasintaj kaj ankoraŭ vivantaj Art-Brut-artistoj. En Lieĝo, Belgio, estas la MADmusée (freneza muzeo) dediĉita al eksterula arto.

Esperantisto kaj reprezentanto de art-brut[redakti | redakti fonton]

Parzival' (Serge Reverdin) dum la 3-a Internacia kolokvo pri Esperanto-instruado (2015) en La Chaux-de-Fonds, Svislando.
Parzival' (Serge Reverdin) dum la 3-a Internacia kolokvo pri Esperanto-instruado (2015) en La Chaux-de-Fonds, Svislando.

Serge Reverdin, artista nomo Parzival' estas ekzemple reprezentanto de tiu arto.

En diversaj artverkoj li alvokis diversajn malamikajn politikistojn al Esperanto-kursoj sub lia mondregistaro. Tiuj alvokoj kutime restis sen reagoj, sed la verkoj de Parzival' kaptas pli kaj pli la atenton de artokolektantoj kaj estas regule ekspoziciataj en artmuzeoj.[2] De la 10-a de novembro 2015 ĝis la 28-a de februaro 2016 ekzemple diversaj verkoj de Parzival' videblis en la artgalerio Lagerhaus en Sankt-Galo.

Sub la nomo Bonan tagon, mia nomo estas Parzival' la svisa eldonejo Haus am Gern eldonis en 2017 monografion pri Parzival' en formo de artlibro kiu estas samtempe Esperanto-lernolibro. Inter la diversaj aŭtoroj troviĝas inter aliaj d-ro Monika Jagfeld, arta historiisto, St. Gallen, Barbara Meyer & Rudolf Steiner, artistoj kaj eldonistoj, kaj por la lerniloj Parzival' mem kaj Dietrich Michael Weidmann.[3]

Bonan tagon, mia nomo estas Parzival', monografio, Bielo/Bienne, 2017, ISBN 978-3-9524192-7-4, 148 paĝoj, fakso de du libroj, A4, 500 fotoj, koloraj de / eo / en; 260 ilustradoj, koloraj; de / eo / en / fr / it / eo / ru / zh / ar; Eldonnombro : 600.[4]

En la katalogo de la sama eldonejo (Haus am Gern) troviĝas ankaŭ la "Esperanto-arto-kurso", Parzival', 'Künstlerheft', 32 p., A5, kolora, eldonnombro 100, 2017, ISBN 978-3-9524642-6-7[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Parzival' (artisto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) Art Brut Arkivigite je 2018-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, Museum im Lagerhaus,
  2. (germana) Luke Wilkins & Enrique Muñoz García, Die anderen Helden - Pharao-Tao-Ran Parzival Arkivigite je 2017-06-20 per la retarkivo Wayback Machine, Neuland Magazin (alirite la 12-an de marto 2018)
  3. (germana) Haus am Gern Programm Arkivigite je 2018-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 (germana) Esperanto-arto-kurso Arkivigite je 2018-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, Edition-Hausamgern.ch