Artaŝato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Artaŝato
Artashat0.jpg
Administrado
Poŝtkodo 0701–0706 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 300  (2015) [+]
Loĝdenso 1 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 44° 33′ O (mapo)39.95392544.550556Koordinatoj: 39° 57′ N, 44° 33′ O (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 18,3 km² (1 830 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Artaŝato
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Artashat [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Artaŝato (en armena lingvo Արտաշատ, en greka lingvo Ἀρτάξατα, Artaksata) estas urbo de Armenio, ĉefurbo de la provinco Ararato, situanta en la valo de la rivero Aras. Ĝi estis starigita je 20 km sude de Erevano. Artaŝata estis la antikva ĉefurbo de Armenio ekde la 2-a jarcento a.K. ĝis la 2a jc. p.K. Ĝia nomo venas de la iraniaj lingvoj kaj signifas "la ĝojo de Aŝa" «Արտաշատ» (Artaŝt). Artaŝato estis konata kiel «Ostann Hajoc» – "kortego" aŭ «sidejo de la armenoj»[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Moderna Artaŝato situas ĉirkaŭ 8 km norde de la pratempa urbo Artaŝata. Antikva Artaŝata mem estas nomita laŭ reĝo Artaŝes la 1-a la fondinto de la artaksia dinastio de la antikva reĝlando Armenio. La nomo de la urbo devenas de iranaj lingvoj kaj signifas la "ĝojon de Artaŝes". Fondita de reĝo Artaŝes la 1-a en 176 a.K., Artaŝata funkciis kiel ĉefurbo de la Armena reĝlando de 185 a.K. ĝis 120 p.K., kaj estis konata kiel la "Vostan Hajoc" ("kortego/sidejo de la armenoj"[2].

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Krom esti unu el la plej antikvaj urboj de Armenio, Artaŝato estas unu el la plej modernaj kaj disvolvitaj. Malgraŭ tio, ĝi ne havas pli ol 35.100 enloĝantojn.

En la urbocentro oni povas vidi la konstruaĵojn de Marzpetaran, la hotelo de la urbo kaj la monumento al la reĝo Artaksias la 1-a de Armenio, fondinto de la urbo. Artaŝato ankaŭ posedas stadionon, lernejoj kaj universitaton, antikvan teatrejon, artan centron Charles Aznavour, bankojn, oficejojn, vendejojn, monumentojn kaj belajn konstruaĵojn. La 1-a de junio 2004 estis inaŭgurita nova parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvo[redakti | redakti fonton]

Reĝo Artaŝes la 1-a fondis Artaŝata en 176 a.K. en la kantono Vostan Hajoc ene de la historia provinco Ajrarato, ĉe la punkto kie rivero Aras estis akompanita de la rivero Mecamoro dum tiuj antikvaj epokoj, proksime de la altaĵoj de Ĥor-Virapo. La historio de la fondaĵo estas donita de la armena historiisto Moseo de Ĥoreno de la kvina jarcento: "Artaŝe vojaĝis al la loko de la kunfluejo de la Jerasĥ kaj Mecamor [riveroj] kaj ŝatante la pozicion de la montetoj [najbara al Monto Ararato], li elektis ĝin kiel lokon de sia nova urbo, nomante ĝin laŭ si mem". Laŭ la rakontoj donitaj de grekaj historiistoj Plutarko kaj Strabono, Artaŝata laŭdire estis elektita kaj disvolvita laŭ konsilo de la kartaga generalo Hanibal Barka. Tamen modernaj historiistoj argumentas, ke ne ekzistas rekta pruvo por subteni ĉi tion[3].

Artaŝes ankaŭ konstruis citadelon (kiu poste nomiĝis Ĥor-Virapo kaj akiris eminentecon kiel la loko, kie Gregorio la Iluminanto estis malliberigita de Tiridato la Granda) kaj aldonis aliajn fortikaĵojn, inkluzive ĉirkaŭfosaĵon .

Dum la regado de Tigrano la 2-a, la armena reĝlando disetendiĝis kaj konkeris multajn teritoriojn en la sudo kaj okcidento, finfine atingante Mediteraneon. Pro la malproksimeco de Artaŝata en la pli granda kunteksto de la imperio, Tigrano konstruis novan ĉefurbon nomatan Tigranakerto. Tamen, en 69 la romia generalo Lucullus invadis Armenion, venkis la fortojn de Tigrano en la periferio de Tigranakerto, kaj forrabis la novan ĉefurbon. Ĉar la romiaj trupoj daŭre moviĝis nordorienten por serĉi la armenan reĝon, dua elstara batalo okazis, ĉi-foje ĉe Artaŝato kie, laŭ romiaj fontoj, Tigrano la 2-a denove estis venkita. Artaŝat estis restarigita kiel ĉefurbo de Armenio en 60 a.K[4].

En 449, ĝuste antaŭ la Batalo de Avarajr, la urbo atestis la "Konsilion de Artaŝat", kie la politikaj kaj religiaj gvidantoj de kristana Armenio kunvenis por diskuti la minacojn de la persa sasanida reĝo Jazdegerdo la 2-a. Tamen, post perdi sian statuson kiel ĉefurbo favore de la urboj Eĉmiadzin kaj poste Dvin, Artaŝat iom post iom perdis sian signifon.

La ĝusta loko de praa Artaŝat estis identigita dum la 1920-aj jaroj, kun arkeologiaj elfosejoj komenciĝantaj en 1970. La arkeologia loko de malnova Arataŝ estas je 8 kilometroj sude de la moderna urbo Artaŝato, proksime al la monaĥejo Ĥor-Virapo[5].

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Situo de la provinco Ararato en Armenio

La moderna urbo Artaŝato estis fondita de la soveta registaro en 1945 kiel urba komunumo, kun la kuniĝo de tri vilaĝoj: Alta Ghamarlu , Malalta Ghamarlu kaj Novruzlu, kie Alta Ghamarlu estas la plej granda. Ĝi ricevis la nomon de la historia urbo Artaŝato, situanta 8 km nordokcidente de la moderna urbo.

Ĝis la 1920-aj jaroj Alta Ghamarlu havis multajn malgrandajn fabrikantojn de armena konjako. Dum la soveta epoko, la urbo iom post iom kreskis kiel industria nabo, ĉefe en la sfero de nutraĵprilaborado kaj konstruado de materialoj. En 1970, Artaŝato ricevis la statuson de "urbo de respublikana subigo" ene de la Armena SSR.

En 1995, kun la nova leĝo pri la teritoria administrado de la Respubliko Armenio, Artaŝato fariĝis la provinca centro de la nove formita provinco Ararato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Artaŝato situas oriente de la centra parto de nuntempa Armenio, okupante la sudorientan parton de la Ararat-ebenaĵo, nur 3,5 km oriente de la rivero Aras ĉe la landlimo Armenio-Turkio. Je proksimuma alteco de 830 metroj super la marnivelo, la urbon regas la montoj Jeranos ekde la nordo, la montoj Gegham, Dahnak kaj Mizkatar de la oriento kaj la montoj Urc de la sudoriento.

Historie, la nuna teritorio de la urbo estis parto de la kantono Vostan Hajoc de la provinco Ajrarato de Antikva Armenio.

Nuntempe Artaŝat dividiĝas en 4 distriktojn: Norvzlu, Kentron, Ghamarlu kaj Sudokcidenta distrikto. Preskaŭ duono de la loĝantaro de la urbo loĝas en la sudokcidenta distrikto. La urbon ĉirkaŭas la vilaĝoj Mrgavan, Vostan kaj Ŝahumjan respektive de la nordo, oriento kaj sudo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Artaŝato havas kontinentan klimaton. La vintroj estas malvarmaj, sed mallongaj, kaj la neĝado estas malpli ofta ol en la resto de Armenio kaj la someroj estas tre varmaj (de 35 °C al 40 °C).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Surp Hovhannes de Artaŝato

La plimulto de la loĝantaro en Artaŝato estas etnaj armenoj, kiuj migris de la iranaj urboj Ĥoj kaj Selmas, post la rusa-persa milito de 1826–1828. Ili apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Ararata Pontifika Diocezo, estrata de ĉefepiskopo Navasard Kĝojan (sidejo en Erevano).

La nova preĝejo de la urbo Surp Hovhannes (Sankta Johano la Evangeliisto) estis konsekrita la 31-an de majo 2015. Artaŝato estas hejmo de etaj asiriaj kaj rusaj komunumoj.

Loĝdiagramo de Artaŝato ekde 1945:

Jaro 1945 1959 1974 1976 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 4,200 7,277 14,905 16,774 32,000 22,600 22,269 18,700

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Teatro Amo Ĥarazjan

La kultura vivo de Artaŝato pliboniĝas kun la ĉeesto de pluraj institucioj. La urbo havas kulturan palacon, artan centron nomatan laŭ Charles Aznavour, draman teatron nomatan Amo Ĥarazjan kaj publikan bibliotekon Ohan Ĉubarjan (malfermita en 1948).

En 2004, nova amuzparko estis inaŭgurita en la centro de Artaŝato, kiu estas uzata por aranĝi publikajn festojn, koncertojn kaj muzikajn spektaklojn nokte.

Dum la eventoj dediĉitaj al la 1600a datreveno de la invento de la armena alfabeto, skulptistoj el la tuta Armenio kaj la diasporo kreis multajn kulturajn monumentojn en la centro de Artaŝato. La monumento de reĝo Artaŝes la 1-a ankaŭ staras en la centro de la urbo.

Antikva Artaŝata estas urbo kie la plej unua teatra spektaklo estis prezentita en la historio de la armena nacio. Reĝo Artavazd la 2-a (55-34 a.K.) enscenigis kaj reĝisoris Bakĥantinoj de Eŭripido ĉe la amfiteatro Artaŝato en 53 a.K. kun la ĉeesto de reĝo Orodes la 2-a de Partio[6].

Nuntempe la Artaŝata Dramteatro nomita Amo Ĥarazjan regule prezentas plurajn armenajn kaj internaciajn klasikajn kaj ankaŭ modernajn verkojn.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Artaŝato havas ok lernejojn, universitaton, du muzikajn institutojn, artlernejon kaj du sportlernejojn. En la Universitato de Artaŝato, fondita en 1996, studeblas kvar materioj: pedagogio kaj metodologio, ekonomio, ĵurnalismo kaj juro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Post alfrontado de gravaj malfacilaĵoj dum la ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj en Armenio, multaj firmaoj en Artaŝato venkis la malfacilan situacion kaj komencis produkti siajn produktojn por servi la enlandajn kaj internaciajn merkatojn.

Nuntempe Artaŝato estas hejmo de multaj grandaj industriaj firmaoj, ĉefe okupitaj pri nutraĵa prilaborado kaj konstrumaterialoj. La "Artfood Artashat Cannery" (ekde 1961) estas inter la plej elstaraj prilaboritaj manĝaĵoj en Armenio. La "Shaumyan Alco" por brando kaj vodko funkcias en la urbo ekde 2007. En 2009, la "Ararat-Grupo" pri minerala akvo kaj nealkoholaĵoj malfermis sian fabrikon en Artaŝato kun totala investo de 27 milionoj da usonaj dolaroj.

Aliaj industriaj fabrikoj de Artaŝato inkluzivas la kompanion "Izipanel" specialiĝinta pri fabrikado de aluminiaj paneloj, kaj ankaŭ multajn malgrandajn plantojn, kiuj produktas konstrumaterialojn, teksaĵojn, ktp.

Multaj grandaj konstrufirmaoj funkcias ankaŭ en la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. armene Tiratsyan, Gevorg. «Արտաշատ» [Artaŝat]. Armena Soveta Socialisma Respubliko. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1976, vol. 2, pp. 135-136.
  2. Tiratsyan, Gevorg. (1976) Armena Soveta Enciklopedio Volume 2 (armene), p. 135–136.
  3. armene Moseo de Ĥoreno. Historio de Armenio (verkaĵo) 5a jarcento. Annotated translation and commentary by Stepan Malkhasyants. Gagik Sargsyan (ed.) Yerevan: Hayastan Publishing, 1997, 2.49, p. 164. (ISBN 5-540-01192-9).
  4. Bournoutian, George A. (2006). A Concise History of the Armenian People: From Ancient Times to the Present. Costa Mesa, CA: Mazda, p. 29. (ISBN 1-56859-141-1).
  5. Garsoïan, Nina. "The Emergence of Armenia" in The Armenian People from Ancient to Modern Times, Volume I, The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century, ed. Richard G. Hovannisian. New York: St. Martin's Press, 1997, p. 49. (ISBN 0-312-10169-4).
  6. «Ararat Group» ՍՊԸ-ն 27 մլն դոլար կներդնի ոչ ալկոհոլային խմիչքի և հանքային ջրերի արտադրությունում