Arta gimnastiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
arta gimnasto el GDR en 1962

Arta gimnastiko estas sporta fako de gimnastiko, en kiu atletoj plenumas mallongajn ekzercoj sur malsamaj aparatoj. La sporto estas regata de la Internacia Federacio de Gimnastiko (Fédération Internationale de Gymnastique, FIG), kiu priskribas la kodon de poentoj kaj reguligas ĉiujn aspektojn de internacia elita konkurenco. Ene de unuopaj landoj, gimnastiko estas reguligita de naciaj federacioj. Arta gimnastiko estas populara spektinda sporto ĉe multaj konkursoj, inkluzive de la Someraj Olimpikoj. Fakte temas pri la sola fako iam ajn prezentata ekde la unua eldono de la Olimpikoj, eĉ se nur en ĝia vira versio. Reale, arta gimnastiko dividiĝas en vira kaj virina, ne nur pri la specoj de ekzercoj, sed ankaŭ pri la diversaj trajtoj reliefigitaj: forto kaj kunordigo por viroj, elasteco kaj malpezeco por virinoj. Gi uzatas aparataron de la gimnastikejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arta gimnastiko havas siajn radikojn en la atletikaj konkursoj de la Antikva epoko [1].En ĝia nuna formo, gimnastiko evoluis en Germanlingvio komence de la 19-a jarcento, kaj la termino "arta gimnastiko" estis enkondukita samtempe por distingi liberajn stilojn de tiuj uzataj de militistoj. La germana edukisto Friedrich Ludwig Jahn, kiu estis konata kiel la patro de gimnastiko, inventis plurajn aparatojn, inkluzive de la horizontala stango kaj paralelaj stangoj, kiuj estas uzataj ĝis nun. La unuaj gimnastikaj kluboj nomis sin Turnverein ("gimnastika klubo") kaj ekestis en la periodo de la okupiteco de Germanio fare de la napoleona armeo, ekde la jaro 1811 (la plej malnova nun daŭre ekzistanta "Turnverein" en la urbeto Friedland en Meklenburgo estas de 1814) - la gimnastikaj kluboj de la nacieca aktivulo aspektis deekstere sociemaj, sed interne agis kontraŭ la okupantoj. En 1862 en Prago aldoniĝis la slaveca, same nacieca gimnastika sokol-movado.

En 1881, la Internacia Federacio de Gimnastiko estis fondita, kaj ĝi restas la supera organo de internacia gimnastiko. Ĝi komence inkludis nur tri landojn kaj nomiĝis Eŭropa Gimnastika Federacio ĝis 1921, kiam la unuaj neeŭropaj landoj aliĝis al la federacio kaj ĝi estis reorganizita en sian nunan formon. Gimnastiko estis inkludita en la programo de la Somera Olimpiko de 1896, sed virinoj rajtis partopreni la Olimpikojn nur ekde 1928. La Mondaj ĉampionadoj, okazintaj ekde 1903, estis malfermitaj nur al viroj ĝis 1934. Ekde tiu tempo, du branĉoj de arta gimnastiko disvolviĝis: arta gimnastiko de virinoj kaj de viroj.

arta gimnasto el Kalifornio en 2006

Male al viraj kaj virinaj branĉoj de multaj aliaj sportoj, la du branĉoj diferencas signife pri la aparatoj uzataj ĉe gravaj konkursoj kaj en teknikoj. Por virinoj estas kvar iloj: trabo, nesimetriaj stangoj, ĉevalo (boko) kaj tapiŝo por libera korpo kun muzika akompano; dum por viroj estas ses iloj: tapiŝo (libera korpo), ĉevalo, stango, simetriaj stangoj, ĉevalo kun ansoj kaj la ringoj.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La daŭro de la ekzercoj varias de ĉirkaŭ 30 sekundoj ĝis 90 sekundoj sur malsamaj aparatoj. La juĝistoj atribuas la notojn ne nur laŭ la malfacileco de la ekzercoj sed ankaŭ laŭ la stilo, ekde la komenco laŭ maniero aliri al la aparato ĝis la fino laŭ la alteriĝo kaj sen ekvilibroperdo kaj sen iu ajn hezito.

Devigaj ekzercoj estas planitaj en la eliminaj stadioj de konkursoj, kaj liberaj ekzercoj en la fina.

La konkursoj okazas per du manieroj: en teama konkuro kaj en individua konkuro. Ĉi-lasta estas subdividita en ĝenerala konkuro (notado per la sumo de poentoj obtenitaj sur ĉiuj aparatoj) kaj konkuro sur iu aparato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]