Artefarita planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artefarita planedo estas tia artefarita ĉielkorpo, kiu turniĝas ĉirkaŭ iu stelo (ekz. Suno). Ĝi estas artefarita ĉielkorpo, lanĉita pli rapide ol la dua kosma rapido sed sub la 3-a kosma rapido. Se oni ne ŝanĝas ties rivoluon, ĝi venas al sunocentra orbito kaj iĝas artefarita planedo. Se oni ŝanĝas la orbiton per gravita manovro aŭ per la propraj moviloj, ĝi povas iĝis artefarita satelito de iu planedo.

La artefarita ĉielkorpo survoje al alia planedo aŭ Suno, rivoluas sur la orbito de artefarita planedo.

La unua artefarita planedo estis la Luna-1, kiu en 1959 surorbitiĝis ĉirkaŭ la Suno. Pliaj artefaritaj planedoj estis multaj satelitoj el la sondilaj serioj Mariner, Mars, Pioneer, Venjera, Voyager, Zond.