Artefarita spirado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artefarita spirado konsistas en donado de aero al trafito, kiu spontane ne spiras. Kutime oni faras ĝin enkadre de kora-pulma revivigo.

Fakula kuracista zorgo uzas artefaritan spirigon, la aero estas enpelata en la pulmon de paciento tra tubaro, enkondukitaj en traĥeo aŭ tra masko.

En laika sukuro temas pri spirado el buŝo en buŝon. La sukuro estas ofte kombinita kun masaĝo de koro.