Artjom Dzjuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artem Dzjuba)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Artjom Dzjuba
Zenit-Slavia Pr (7).jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1988 (1988-08-22) (31-jara)
en Moskvo
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco RusioSovetunio
Profesio
Profesio futbalisto
Information icon.svg
vdr

Artjom Dzjuba aŭ plennome Artjom Sergejeviĉ Dzjuba - prononco laŭ sistemo IFA ɐrˈtʲɵm sʲɪrˈɡʲeɪvʲɪtɕ ˈdzʲʉbə, cirile Артём Сергеевич Дзюба, angle latinliterigata Artem Sergeyevich Dzyuba - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1988(nun 1988-08-22) en Moskvo, do nun estas 31-jara.

Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Artjom Dzjuba ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "22".