Artemisinino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artemisia annua

La artemisinino — konata ankaŭ kiel kinghaosu — kaj ties derivaĵoj estas familio de kuraciloj kiuj posedas la plej rapidan agadon el ĉiuj oftaj medikamentoj kontraŭ la malario okazigita de la parazita protzoo Plasmodium falciparum.[1]​ La traktadoj kiuj enhavas derivaĵojn el la artemisinino (terapioj kombinantaj artemisininon, ACT-ojn) estas aktuale la normiga traktado je tutmonda nivelo kontraŭ la malario. La ĉefa komponanto de la artemisinino estas izolata el la planto Artemisia annua, fakte herbo jam priskribita en la Ĉina tradicia medicino.

La uzado de tiu medikamento kiel nura terapio estas eskplicite malkonsilita fare de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉar oni trovis pruvojn ke parazitoj de malario disvolvigis reziston al la kuracilo. La terapioj kiuj kombinas la artemisininon kun alia medikamento kontraŭ-malaria estas la preferata traktado ne nur pro ties efektiveco, sed ankaŭ pro ties tolero fare de la pacientoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. White NJ (julio 1997). «Assessment of the pharmacodynamic properties of antimalarial drugs in vivo». Antimicrob. Agents Chemother. 41 (7): 1413-22. PMC 163932. PMID 9210658.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]