Artern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Artern
Blazono
Artern (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Artern in KYF.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°22′0″N 11°18′0″O  /  51.36667°N, 11.3°O / 51.36667; 11.3 (Artern)Koordinatoj: 51°22′0″N 11°18′0″O  /  51.36667°N, 11.3°O / 51.36667; 11.3 (Artern)
Alto super la marnivelo 121 m
Areo 24,05 km²
Loĝantaro 5590 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03466
Poŝtkodo 06556
Aŭtomobila kodo KYF (alt: ART)
Oficiala Municipokodo 16065002
Subdivido Urbocentro (Kernstadt); 2 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Wolfgang Koenen
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Markt 14
06556 Artern
Oficiala retejo https://www.artern.de/
v  d  r
Information icon.svg

Artern estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 5 590 loĝantojn.

Artern situas borde de la rivero Unstrut. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Mittelzentrum Artern, sed mem ne apartenas al la komunumara teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La en 786 unuafoje menciita loko limas ĉe Goldene Aue. Urbajn rajtojn oni akiris en 1329. En 1100 Artern estis posedata fare de la grafoj de Honstein, ekde 1510 fare de la Mansfeldanoj kaj inter 1579 kaj 1810 fare de la Elektoprinclando Saksio. Dum elfosaĵoj oni trovis restaĵoj de malnova akvokastelo. La romanikstila preĝeja ruino Sankta Vito (nun restaŭrita), la paroĥeja kirko Sankta Mario el la 17-a jarcento kaj klasikismaj loĝdomoj de la malfrua 18-a jarcento en la urbokerno intersas arkitekture. La prapatroj de Johann Wolfgang von Goethe ankaŭ originas de Artern.

Salekspluato[redakti | redakti fonton]

La salekspluato okazis jam en la 6-a jarcento kaj gravis ĉefe en la mezo de la 15-a jarcento. Johann Gottfried Borlach, komisiite de la saksia reĝo, faris esporadojn multajn kaj starigis novan salejon en 1727. Ankoraŭ hodiaŭ la salfonto troviĝanta sur parka tombejo estas regiona specialaĵo; ĉirkaŭe troviĝas multaj kuracherboj.

La poeto Novalis, estante laŭ profesio geologo kaj filo de la salejestro - laboris en 1799 por la salkolekta muro. En Artern li komencis la skribon de la romano Heinrich von Ofterdingen kie la signo romantikisma de la "blua floro" unuafoje aperis. La akvo de la salejo uzatas memkompreneble ankaŭ por la loka naĝejo.

En Artern okazis ĉiujare ankaŭ Putofesto kaj Oktobra festo. En Artern estas tradiciriĉa maŝinfabriko nomita Kyffhäuserhütte Artern.

Famuloj[redakti | redakti fonton]