Artfajraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artfajraĵo

Artfajraĵo estas uzo de eksplodeblaj kaj bruleblaj materialoj por spektado, amuzado.

La unuajn artfajraĵojn (raketojn) pretigis unuafoje en la antikva Ĉinio. Ĝi disvastiĝis (al okcidente) en la mezepoka Eŭropo kun la armeaj eksplodaĵoj kaj oni komisiis - en paca tempo - armeajn piroteknikistojn por organizi, pretigi solenajn aŭ venkajn artfajraĵajn festojn. Oni enkondukis en la 19-a jarcento kunuzon de ekz. magnezio kaj aluminio, kiuj igis la artfajraĵojn pli allogaj, mirindaj.

La artfajraĵoj havas du ĉefajn tipojn: unu brulas kun flamo (per kalia nitrato, antimonaj saloj, sulfuroj), la alia kun fajreroj (kalia nitrato, sulfuro kaj fajne draŝita lignokarbo, aliaj aldonmaĵoj).

Por la kolora artfajraĵo necesas kalia klorato aŭ kalia perklorato, dum la koloron donas diversaj metalaj saloj.

Festivaloj

Ankaŭ vidu