Arthur Aikin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Aikin
(1773-1854)
Angla kemiisto kaj mineralogo
Angla kemiisto kaj mineralogo
Persona informo
Naskiĝo 19-a de majo 1773
en Warrington, Lancashire,  Anglio
Morto 15-a de aprilo 1854
en Hoxton,  Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Geologia Societo de Londono
Familio
Patro John Aikin (1747 - 1822) vd
Gefratoj Lucy AikinCharles Rochemont AikinEdmund Aikin vd
Profesio
Okupo kemiistogeologo • entomologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur AIKIN (n. en Warrington, Lancashire,  Anglio, en la 19-a de majo 1773 - m. en Hoxton,  Anglio, en la 15-a de aprilo 1854) estis angla kemiisto, mineralogo, kaj scienca verkisto, kiu apartenis al distingiĝa beletra familio de elstaraj unitarianoj. Li estis kunfondinto de la Geologia Societo de Londono, en 1807.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arthur Aikin studis kemion kun Joseph Priestley en la Nova Kolegio de Hachney, Londono, kaj donis specialan atenton al la praktika aplikado de la scienco. Dum iom da tempo li aktivis kiel unitarista ministro, sed pli malfrue li instruis kemion tridekjarojn en Guy's Hospital, en la centro de Londono. Inter 1803 kaj 1808 li estis eldonisto de la Annual Review[1], de li fondita. Li ankaŭ estis kunfondinto de la Geologia Societo de Londono, en 1807, kaj ties honora sekretario inter 1812 kaj 1817. Poste li fariĝis sekretario de la Reĝa Societo de Artoj. En 1841, li fondis la Kemian Societon de Londono, kie li estis ĝia unua trezoristo kaj dua prezidanto. Li estis tre estimata kiel komprenema kaj korekta homo krom lia ampleksa konado.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Journal of a Tour through North Wales and Part of Shropshire with Observations in Mineralogy and Other Branches of Natural History (Londono, 1797)
  • A Manual of Mineralogy (1814 kaj 1815)
  • A Dictionary of Chemistry and Mineralogy (kun lia frato C. R. Aikin), 2 volumoj. (Londono, 1807, 1814).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj