Arno Arthur Wachmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arthur Arno Wachmann)
Arno Arthur Wachmann
Persona informo
NomoArno Arthur Wachmann
Dato de naskiĝo8-a de marto 1902
NaskiĝlokoHamburgo
Dato de morto24-a de julio 1990
MortolokoHamburgo
Aĝo je morto88
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Arno Arthur Wachmann (naskiĝis la 8-an de marto 1902 en Hamburgo, mortis la 24-an de julio 1990 en Hamburgo) estis germana astronomo .

Li studis pri astronomio en la Universitato Christian Albrecht de Kijlo kaj tie faris en 1926 sian disertaĵon pri la propraj movoj de la steloj.

En 1927 li dungiĝis en la Observatorio de Hamburgo, en Hamburg-Bergedorf. Tie, kun Arnold Schwassmann li malkovris la periodajn kometojn 29P/Schwassmann-Wachmann, 31P/Schwassmann-Wachmann kaj 73P/Schwassmann-Wachmann.

Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ 4 asteroidojn.

Li emeritiĝis en 1969.

La asteroido 1704 Wachmann estas tiel nomata en lia honoro.


Malkovritaj asteroidoj : 4
1192 Prisma 17-a de marto 1931 kun Arnold Schwassmann
1465 Autonoma 20-a de marto 1938
1501 Baade 20-a de oktobro 1938
1586 Thiele 13-a de februaro 1939

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]